Germana gazeto raportas pri TEJO

Subrubrikoj: 

Fernando Maia Jr. kaj Renato Corsetti

La germana gazeto Braunschweiger Zeitung parolas pri Esperanto kaj specife pri TEJO-agado: la granda foto estas de la TEJO-projekto "Florigu Egalecon Inter Junuloj" - https://genraegaleco.tejo.org/. Deutsche Esperanto-Jugend kaj Michaela Stegmaier kontribuis. Leo Patek diskonigis post aliaj grupoj en Facebook, kiel Ĉina Radio Internacia. En la Informa Reto pri Esperanto, mastrumita de UEA, Henri Masson atentigis, ke la gazeto Braunschweiger Zeitung jam plurfoje raportis pri Esperanto: https://mallonge.net/ei. Klaus Leith, membro de la Eŭropa Komisiono de UEA, komplementis: "Braunschweiger Zeitung estas regiona ĉiutaga gazeto kun diversaj lokaj eldonoj en la federacia lando Malsupra Saksio". Pro la loka fokuso legantoj eksterregionaj aŭ eksterlandaj ne estas multaj. Tamen ili kalkulas je 90.000 venditaj paperaj ekzempleroj. "Wochenend" estas la semajnfina artikolaro. Krom tio, la ĵurnalistino de la gazeto alvokis ankaŭ al la Esperanto-Centro Herzberg, jam en printempo, por akiri informojn por sia artikolo pri Esperanto. Braunschweig mem estas ĉ. 80 km for de Herzberg, kie ilia eks-studentino Michaela Stegmaier nun loĝas. La artikolo aperis en la 19-a de junio 2021 ankaŭ en la regiona gazeto HarzKurier kaj ankaŭ en pluraj gazetoj en la tuta regiono, do verŝajne ĝi atingis centmilojn da legantoj. La artikolojn vi trovas ankaŭ sur la hejmpaĝo Esperanto-Centro Herzberg: http://esperanto-urbo.de/blog.php.