Pasporta Servo revenas en libra formo ĉi-jare

Stela Besenyei-Merger
Pasporta Servo 2017
Eldonejo TEJO, 2017, 248 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
La Pasporta Servo praktike signifas, ke tiuj homoj, kiuj gastigas, akceptas homojn en sian hejmon por al­menaŭ unu nokto senpage. Sed la komunumo de Pasporta Servo estas multe pli ol nur la sumo de tiuj pasigitaj noktoj tutmonde. Vojaĝado, ekkonado de landoj tra la okuloj de lokanoj, esti akceptata en la hejmo kiel malnova amiko, estas multe pli ol simple listo de adresoj sugestas. Tamen, tiu listo ne redaktas sin...
La fina versio de la libreto jam estas ĉe la presisto. Tiu rezulto markas kvinmonatan laboron de eta teamo por revivigi la longvivantan, eĉ se iom neglektitan, sed nepre amatan projekton de nia movado. La laboro por reaperigi la libreton komenciĝis en septembro.

Batisteo Darthenay kune kun la tiama PS-komisiito Lars Sözüer replanis la tempolinion kaj la laboro ekis. La grandskala kontaktado de membroj per retpoŝto okazis en oktobro. Intertempe en la sociaj retejoj ni reaktivigis la interesiĝintojn por informi pri la progreso. Por la kontrolado de la adresoj kaj pliaj demandoj de la gastigantoj ni komencis ankaŭ reaktivigi la Landajn Organizantojn. Multaj eĉ post longa silento reakceptis helpi la procezon de la librofarado. Ankaŭ kelkajn novulojn ni sukcesis varbi por la projekto.
Post la komenca malentuziasmo kaj duboj en la retleteroj pli kaj pli da pozitivaj reagoj komencis atingi la redaktantojn. La ĝojo montriĝis novembre, ĉar novaj uzantoj registriĝis por ankoraŭ lastmomente ensalti la presitan version de Pasporta Servo. En decembro ni pretis komenci korekti kaj pretigi ĉiujn adresojn por la libreto. Tiu telefona kaj retpoŝta komunikado kun la gastigantoj daŭris ĝis la mezo de januaro, kiam la teĥnika parto kunmeti la libron povis komenciĝi.
Intertempe aperis la antaŭ­mendado en la retejo de PS, kaj ni ricevis pliajn entuziasmajn mesaĝojn. Batisteo restrukturis la adresojn, kreis la unuan krudan version de la libreto. Mi redaktis la komencajn tekstojn en la libro, la salutvortojn, uzadon, peton kaj ĝeneralajn regulojn de la Servo. Mi legis ĉiujn adresojn, korektis la mallongajn priskribojn kaj ĝustigis informojn, por ke Batisteo povu krei la mapojn por la libreto. Kaj jen. Anna Besenyei provlegis la finitan version, pliaj eraroj estis korektitaj kaj ie ni devis diri: fino. Kiuj eraroj enestas, do restas. Vidu la finan version por vi mem! Vi povos mendi ĝin tra la libroservo de UEA: se via lando havas Landan Organizanton, ankaŭ tiu povas helpi al vi. Ĉiu aĉeto rekte subtenas la projekton!
Vi povos renkonti la kreantojn de PS 2017 dum la Malferma Tago de UEA (29-a de aprilo), en la Brita-Skota Kongreso en Edinburgo (majo 19-21) kaj dum la Brazila Kongreso en junio.