Esperantaj memorlokoj, ricevu diplomon pri ZEO-hu!

Szilvási László,
Lingvo-Studio, Hungario


Ĉu en via lando ekzistas sur la mapo oficiala Es­peranto-monto, aŭ Esperanto-fontoj, ĉu ekzistas Es­peranto-arboj, -pontoj, -memorŝtonoj, -skulptaĵoj? En Hungario jes, ekzistas plurdekoj de ili!
Okaze de la nuna naskiĝtago de Esperanto, mi lanĉas novan projekton pri Esperantaj memorlokoj, kun akireblo de speciala diplomo pro ilia vizitado!
En aparta retpaĝo mi kolektis la ĉefajn Esperan­tajn memorlokojn en Hungario kun iliaj fotoj kaj mallon­gaj klarigoj. Nun ili estas 21 memor-objektoj en 17 urboj. Se iu vizitas difinitan kvanton de ili kaj pruvas tion per selfio, li povas pretendi specialan atestilon, numerigitan diplomon pri tio!
Vidu: http://www.eszperanto.hu/zeo-hu/ (du-lingva)
Iu ajn povas partopreni la projekton, ne estas be­zonata alta lingvoscio. Oni povas ekskursi kun amiko kaj amikino, eĉ kun la krokodila edzo aŭ edzino... :-))). Dum la vizitado tamen oni ne nur agrable ekskursas, sed iom konatiĝas kun la Esperanta historio kaj kul­tu­ro!
Aliaj avantaĝoj estas, ke tiuj memorlokoj ligas eĉ la eksajn kursanojn, Duolingvo-ulojn kaj Lernu-ulojn al la Esperanta komunumo, kaj kompreneble oni povas tre efike uzi la projekton ankaŭ por ekstera informa­do, reklamado de Esperanto!!
La retejo legeblas ankaŭ Esperante, serĉu la ver­dan flagon, do la diplomo atingeblas por ĉiuj esperantis­toj, ankaŭ eksterlandaj... :-)
La nuna tasko estas konigi la projekton dise en la movado, aparte en Hungario, kaj peti la helpon de instruistoj, kursgvidantoj por instigi siajn studentojn akiri la diplomon!