Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio


Malfermiĝis la reta aliĝilo por la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Aliru ĝin per http://vk.mondafest.net/.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj de UEA (kaj TEJO). Tamen, tiel ke la Asocio povu provizi la plej bonajn rimedojn kaj servojn, necesas aliĝi ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, estos antaŭvidata simbola kotizo por kontribui al kovro de la kostoj de la aldonaj laboroj pro malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK, Individuaj Membroj de UEA devos provizi sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe https://uea.org/via/persone. Se ĝi ĝustas, kaj vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de la VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2020. Tiuokaze, bv. signali tion al la indikota retadreso.

Se vi ankoraŭ ne membras en UEA por 2020, eblas - plej simple - aliĝi rekte tra la VK-aliĝilo: https://vk.mondafest.net/uea-vk/. Tio tuj informos la sistemon tujan sciigon pri via UEA-membreco. Tiuokaze, aplikos la samajn kondiĉojn (supre priskribitajn), kiel al VK-aliĝoj ricevitaj post la 26-a de julio.

Aliĝi al la VK sen membriĝi en UEA eblas kontraŭ aliĝkotizo de 50 EUR ĝis la 26-a de julio kaj 75 EUR post tiu dato: https://vk.mondafest.net/nur-vk/.

Subtenaj donacoj por realigo de la VK bonvenas. La VK estas ampleksa projekto, kiu implicas diversspecajn kostojn, kaj ĉiuj donacoj gravas. Ĉiuj, kiuj donacos minimume 50 EUR, fariĝos oficialaj “Subtenantoj” de la Virtuala Kongreso, kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos pri tio) en la platformo, per kiu la VK estos realigita. UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn.

La VK havos riĉan virtualan, sed viglan programon dum ok tagoj, dum averaĝe ses horoj tage, ekde la 12:00 UTC, kiu prezentos ne nur popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso, inter kiuj menciindas Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto, Aŭkcio kaj Estraro Respondas, sed ankaŭ multajn aliajn novajn programerojn. La programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, virtualajn ekskursojn kaj specialan programeron pri tutmonda kuirarto. Ĉiuj estos virtuale prezentitaj, kiel anoncite ĉe https://uea.org/gk/885. Detala programo aperos baldaŭ.

Ne maltrafu la unuan Virtualan Kongreson!