Sukcesa lanĉo de la Virtuala Kongreso
La 1-an de aŭgusto 2020 sukcese okazis la “Solena”, kiel oni kutime nomas tiun tradician programeron dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto, sed ne malpli bona kaj historia Malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto. Pri ĝi vi ankoraŭ multe legos en la Reta Revuo, la revuo Esperanto kaj en la aliaj movadaj kaj ekstermovadaj amaskomunikiloj. Vi povas trovi kelkajn ekranfotojn en la kvara paĝo de tiu ĉi numero.
Eĉ se vi maltrafis tiun ĉi grandiozan programeron, vi povas trovi ĝian registraĵon ĉe https://vk.retevent.com.
La Esperanto-himnon La Espero plenumis la Virtuala Internacia Koruso.