Modesta dimensie, granda spirite

Carlo Minnaja
Vivo de Zamenhof. Edmond Privat.
Rotterdam: UEA, 2007 (6-a eld.). 171p. 18cm. ISBN 9789290170976.
Prezo: € 9,00

Mendi en la katalogo de UEA

En la tempoj, ho kiom foraj! de la idilio inter UEA kaj Unesko, daŭrinta ekde la komenca venk(et)o en Montevideo (1954) ĝis la klimakso en Sofio (1985), ĉi lasta organizaĵo nomumis Zamenhof inter la grandaj personecoj de la homaro. Esperantistoj ĝojis, kaj la apogo de Unesko donis plian gravecon al la multnombraj celebradoj.
La interesiĝo pri Zamenhof estis ĉiam tre intensa ene de la samideanaro. Inter la multegaj verkoj pri li, kaj biografiaj kaj bibliografiaj, elstaras kompreneble la Plena Verkaro kunmetita de Ludovikito, kiu dum ĉ. tridek jaroj, de la komencaj sepdekaj ĝis la finaj naŭdekaj, eldonis kvindek ok volumojn. Sed libroj estas verkataj, eldonataj kaj, eĉ se tre malrapide, … elĉerpiĝas, malaperante el la libroservaj katalogoj. Novaj eldonoj aŭ pli banalaj represoj lante postsekvas elĉerpiĝojn.
La Vivo de Zamenhof de Edmond Privat aperis unuafoje en 1920, kaj ĉi tiu sesa eldono (se oni ne konsideras tiun malmultekostan en 1923 de Hirt, senfotan) venas post tridekjara paŭzo. La verko ĝuis tradukojn diverslingven: kvar eldonojn en la angla, tri en la japana, du en la nederlanda, kaj ankoraŭ en la bulgara, portugala, korea, norvega, ĉina (la itala estas planata, kune kun ampleksa antologio zamenhofa). Intertempe la bibliografio pri LLZ eksplodis, ne nur pro la giganta laboro de Ludovikito, sed ankaŭ, lastatempe, pro la atentinda aperigo de Mi estas homo, kolekto de zamenhofaj skribaĵoj, kompilita kaj unuarange editorita, ankaŭ kun tute novaj tradukoj el la rusa, de A. Korĵenkov. Aliaj verkoj malpli dikaj skrupule ekzamenas tion, kio restas ankoraŭ nun valida el la zamenhofa pensaro. Ĉu, post tiom abunda rikolto, utilis reeldono de verko, kiu rigardas al la Majstro senkritike, preskaŭ adore? Verko kiu transdonas al la posteuloj bildon de preskaŭa sanktulo, ĝuste en periodo en kiu la Esperanto-sen-mit-ismo de Sikosek kaj aliaj klopodas forigi legendojn kaj rigardi senpasie la realon? Nu, ĝuste tial nova eldono nepris, ne ja por konfirmi la validecon de figuro jam abunde alimaniere pritraktata, sed por restudi kiel (kaj kial) tiu figuro imponis al la esperantista popolo tiam, kaj por konatiĝi ankaŭ kun la tute malsukcesinta parto de liaj celoj. Se Esperanto, kvankam et-ete, tamen vivas, homaranismon la grandaj mondmilitoj kaj la miriado de malgrandaj buĉadoj ĉiuloke okazantaj, ofte prisilentataj, evidentigis neatingebla. Zamenhof, kun Gandhi kaj aliaj apostoloj de la neperforto, estas la grandaj venkitoj de la pasinta jarcento. Kaj estas evidentigita la dolora streĉo per kiu Zamenhof devis disigi la koncepton de interhoma lingvo disde la koncepto de interhoma religio: ĉi lasta tute ne realiĝis kaj, konsekvence, la lingvo interhoma fariĝis, multe pli malaltnivele, preskaŭ banale, „lingvo internacia“.
La editorado de Ulrich Lins estas modela kaj kompreneble prenas en konsideron ankaŭ la laste aperintajn studojn. Pri ĉiu el la ne malmultaj citaĵoj estas zorge dokumentita la fonto (kion Privat ne faris), pri ĉiu el la asertoj de Privat ne prese dokumentitaj estas klopodo pri konfirmo. Ĉ. 150 notoj prilumas amason da detaloj kaj fiksas fontojn. Profesiajn historiistojn la movado bezonas, kaj Lins estas unu el la tre malmultaj. Lian editoran laboron distingas kaj seriozeco kaj amo al la verkinto.
La stilo de Privat estas fascina. Lia ofta postmeto de la adjektivo al substantivo kreas apartajn efektojn. Eble ne ĉiuj rimarkis, ke multaj linioj de la verko havas versan ritmon. Privat, precipe kiam juna, estis poeto, kaj tion li abunde pruvas en ĉi tiu verko. La prezenton de la Bulonja bunteco oni povus dividi laŭ versoj tute senpene: „Angloj kun flanela ĉapo // Francoj en solena frako // Poloj, Rusoj, Holandanoj // en vojaĝa vesto, ĉarmaj // Hispaninoj kun koloraj // ŝaloj renkontiĝis sur la // placo kaj babilis kune.“ Kaj tiu ĉi tute ne estas hazarda izolita ekzemplo. Pri laborado super la lingvo: „Tamen eĉ latina // estas malfacila, // plena je antikvaj // formoj senutilaj // manka je modernaj // esprimiloj.“ La legado fluas bonorde kiel prozo, sed la internan silaboritmon kaj la regulan akcentadon oni ja sentas.
Alia ŝiboleto de Privat estas abruptaj frazeroj (mirinda ekzemplo estas la skizo Tamen perdota, en Junaĝa verkaro). Ŝajne li volas instigi la leganton al morna sintezo: „Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?“ Ankaŭ aliaj stilfiguroj estas karakterizaj: Privat katenas la atenton de la leganto per ofta antaŭmeto de la objektoj kaj postŝovo de la verbo, tiel ke kreiĝas streĉa atendo: en liaj skribitaj linioj oni plene sentas la oratoron. Poezio trakuras la rakonton pri la altaj aspiroj de LLZ kaj liaj apelacioj al la homa paco. Ja, ĉar malgraŭ ĉiuj postaj „ismoj“, deklaracioj, principaroj, manifestoj, kiuj celis liberigi Esperanton de malnovaj gipsumoj (eventuale kreante simetrie novajn), la esenco restis ĉiam la sama dum 120 jaroj: la lingvon daŭre nutras la „interna ideo“ de la knaba revo, ideo ofte mokata, kelkfoje eĉ insultata, sed kiu daŭre sonas en la esperoj: „Malamikete de las nacjes, kadó, kadó, jam temp está“. Tiun pacan mesaĝon peras Privat en sia libreto modesta dimensie, sed granda spirite, malmultpretenda, sed multatinga.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2008. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.