Giuseppe Ungaretti. Vivo de Homo
• Antonio Valén
Giuseppe Ungaretti. Vivo de Homo. Ĉiuj poemoj.
El la itala tradukis Nicolino Rossi. Milano, Itala Esperanto-Federacio, 2016. 326 p.
Prezo ĉe UEA: € 26,70
Mendi en la katalogo de UEA
Ĉi tiu libro estas la esperantigo de Vita d’un uomo, t.e. de la plena poemaro de Ungaretti. La nura fakto traduki ĉi giganton estas ne malgranda defio. La tradukinto, Nicolino Rossi, estas konata en Esperantujo pro sia poemaro Sur la vivopado (1980) kaj ankaŭ pro siaj premiiĝoj en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj siaj multaj kontribuoj al diversaj E-revuoj. Li ankaŭ amase esperantigis, i.a. el Leopardi kaj Pascoli, kaj pluse italigis La amo kaj la amebo de Baldur Ragnarsson.
Vivo de Ungaretti. Ungaretti, ido de italaj gepatroj, naskiĝis kaj kreskis en Aleksandrio (Egiptio) en 1888, kaj loĝis ankaŭ en Francio, Italio, Nederlando, Argentino kaj Brazilo. Junaĝe li amikiĝis kun Apollinaire kaj anis la kulturan movadon de la tiutempa Parizo, kaj en 1915 li volonte rekrutiĝis al la itala armeo por partopreni la Grandan Militon.
Li akiris renomon kaj admiron dumvive, kaj jam en la 1930-aj jaroj li estis famega, ricevis omaĝojn, specialajn eldonojn k.s. Estas sciate, ke li unue apogis faŝismon kaj poste iom malproksimiĝis de ĝi: fakte li sukcesis rehavi sian profesoran postenon en Italio jam en 1947. Li mortis en Milano en 1970.
Du tre gravaj eventoj markis liajn vivon kaj poezion, nome la morto de la frato en 1937 kaj de la filo en 1939, kiam la poeto aĝis respektive 49 kaj 51. La libro La doloro naskiĝis ĉefe el ĉi lasta sperto. Jen aŭtoraj vortoj el la tiulibra enkonduko (p. 175): “Oni rimarkigis al mi, kaj en maniero ekstreme brutala, ke perdinte infanon nur naŭjaran, mi devus scii, ke morto estas morto. Tio estis la kozo plej terura en mia vivo. Mi scias kion signifas morto, tion mi ankaŭ jam sciis antaŭe; sed tiam, kiam estis de mi elŝirita mia plej bona parto, mi ĝin spertas en mi, ekde tiu momento, la morton”. Efektive la serio Tagon post tago ene de tiu libro eksterigas surdan triston: 17 numeritaj mallongaj poemoj montras al ni la evoluon de la malsano kaj la finan morton de la filo. La libro La doloro parolas ankaŭ pri aliaj suferoj, ekzemple en la serio Romo okupita 1943-1944, verkita dum la Dua Mondmilito.
La itala originalo . La originalon Vita d’un uomo mi aĉetis en 2008 en librovendejo de Brescia, norditala urbo, okaze de kelktaga vizito al bona amiko. La aŭtornomon mi konis, sed ne lian verkaron – kaj naskiĝis subita amo post mallonga trafoliumado. Mi tuj perceptis raran muzikon ene de ritmo obtuzeta, tamen firma kaj longspira, ĝuste grandpoeta. Jen du ekzemploj de ĉi tia muziko (p. 136 kaj 100):
EĤO
1927
EĤOSenŝua travade el lunaj sabloj,
Aŭroro, amo festema, per eĥo,
Popolas vi l’ universon kaj lasas
En la karno de l’ tagoj,
Eterna spuro, vundon vualitan.
SONĜO KUTIMA
Nilo ombrita
belaj bruninoj
akvovestitaj
mokantaj trajnon
Fuĝintaj
La itala Vita d’un uomo imponas per 906 paĝoj (ĉar ĝi inkludas studojn pri la aŭtoro kaj teksto-variojn), sed ankaŭ la 326 paĝoj de la Esperanta eldono sufiĉe dikas. Kiam mi eksciis, ke aperis Esperanta versio de tiu verko, mi tuj decidis aĉeti ĝin ĉefe por elkompreni kelkajn nekonatajn vortojn kaj sintagmojn en la originalo. Pro kelkaj karamboloj de la Esperanto-movadeto, la recenzado trafis min tute nerekte, eble ĉar oni volis neitalon... Nu, mi parolas la italan, sed ne vere regas ĝin, kaj do iom hezitis antaŭ ol akcepti. Mi fine jesis la peton, ĉar la poeton mi ja ŝatas, kaj ĉar ĝenerale iom kleraj latinid-lingvuloj kapablas legi poezion en ajna romida lingvo trasentante la “muzikon” en ĉiu poemo.
Trajtoj de Ungaretti. Ungaretti ricevis influon de Apollinaire, Mallarmé kaj Valéry. Li deziris redukti poemojn al esencoj, nome volis esprimi maksimumon per minimuma nombro da vortoj. Per tio li celis trafi la kernon de la poezio, for de retoriko kaj sentimentalo. Kune kun Eugenio Montale kaj Salvatore Quasimodo, li estis la ĉefa reprezentanto de la t.n. hermetismo, literatura itala movado de la unua duono de la 20-a jarcento, kiu konceptas arton kiel rivelon, kaj eble iĝas iom malklara kaj ne tuj evidenta al la legantoj. Ŝajnas tamen paradokse, laŭ trafa indiko de Giulio Cappa en la enkonduko, ke multaj el tiuj supozate hermetaj versoj iĝis tre popularaj kaj praktike konataj de ĉiu italo.
La sinteno de Ungaretti al la poezio evoluis kun la tempopaso. En la enkonduko al La promesita lando (libro aperinta en 1950), Ungaretti diris ke post la tragedioj persona kaj tutmonda “kompreneble la esploroj pri pura poezio devis cedi lokon al la angoroj, al la turmentoj de tiuj jaroj” (p. 202).
Jen ekzemplo de “pura” poezio antaŭ tiuj turmentoj (p. 144):
SERENO
1929
Ĉion somer’ bruligis.
Sed ombrofingro venu,
Retrovu la papavon sangan,
Kaj de luno, la voĉo sin rulanta
La kanejojn invadas.
Mortas la timo kaj l’ kompat’.
Kaj jen ekzemplo de postturmenta poemo (p. 177):
SE VI FRATO MIA
Se vi al mi renkonte venus viva,
Kun etendita mano,
Ankoraŭ povus,
Ree en sinforgeselan’, mi premi,
Frato, ies manon.
Sed de vi, de vi plue min ĉirkaŭas
Nur revoj, ekbriloj
La fajroj jam senfajraj de l’ paseo.
La memoro disvolvas nur imagojn
Kaj al mi mem ĉi memo
Estas vere nur
La neni’ neniiga de l’ pensado.
Komence de ĉiu nova libro estas enkonduko far la poeto mem. Tio ne ĝenas, ĉar la leganto povas facile transsalti ilin, malkiel la iom tro abundajn aŭtorajn piednotojn ne vere klarigajn. Eble prefere poemoj parolu per si mem.
Tipa trajto de Ungaretti estas iom komplika sintakso. Li ŝatas komenci frazojn per longaj partoj de la predikato tiel, ke la leganto sukcesas ekkompreni la tuton, nur kiam la subjekto aperas 4 aŭ 5 liniojn poste. La legado de tiuj poemoj ne estas simpla, kaj li ja faras tion oftege.
Liaj ĉefaj temoj estas pejzaĝoj, homaj sentoj, religiemo, naturo kaj doloro. En la enkonduko al Sento pri l’ tempo (1919-1935) li difinis sian poetikon (p. 107): “Certe, kaj naturmaniere, mia poezio estas tute, ekde la komenco, poezio kun religia fono. Mi estis ĉiam meditinta pri la problemoj de la homo kaj pri lia rilato al la eterno, pri la problemoj de la efemero kaj pri tiuj de historio”. Aliloke li skribas (p. 44): “En mia poezio (...) enestas la konsciiĝo pri la homa kondiĉo, pri la frateco de la homoj en la sufero, pri la ekstrema provizoreco de ilia kondiĉo”.
La traduko. Laŭe al la Esperanta tradicio, Rossi konservas la strukturon versan, piedan, ritman kaj riman de la originalo. Ĉu li faris bonan laboron? Jes, eminentan tradukon li faris. Rossi sukcesis. Poeton traduku poeto.
Por juĝi la tradukojn, mi unue eklegis rekte en Esperanto por vidi, ĉu la poemoj kaloĉaj-norme “legeblas kvazaŭ originaloj”, kaj nur poste mi komparis kun la veraj italaj originaloj. Mi trovis, ke plej ofte kaj plej multe la Esperantaj versioj fluas, kvankam kelkaj fliketoj fojfoje videblas. Tio ne surprizis min, ĉar ne pokaj originaloj estas tre malfacile redoneblaj en nian lingvon, i.a., ĉar la frazkonstruoj de Ungaretti iom tro apogas sin sur participoj, kies Esperantaj tradukoj pli longas kaj pezas ol originale. Jen ekzemplo sur la 51-a paĝo, en kiu Rossi bone elturniĝis:
VEKE
1915
Iun tutan tranokton
sternita ĉe iu
kamarado
masakrita
kun lia buŝo
grimacanta
la plenlun’ turnita
kun tiu kongesto
de liaj manoj
penetrinta
mian silenton
mi verkis
leterojn plenajn de amo
Neniam mi estis
tiom
ĉe la viv’ alkroĉita
Alia problemeto estas la ĝissilaba redono de la originalo far Rossi: kelkaj poemoj impresas strangete, ĉar la tradukisto pli zorgis pri formala idento ol pri redono de senco kaj etoso.
Sed mi insistu: Rossi regule trafis per Esperante belaj redonoj. Ne malofte, mi plu legis en Esperanto sen la itala apude, nur pro la plezuro legi bonajn poemojn en bona Esperanto. Kompreneble, mi tamen plu komparadis... Erarojn mi verdire preskaŭ ne malkovris: aplaŭdon al Rossi!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.