Korona viruso, Kongresa Universitato kaj nova filatela retejo

Amri Wandel

La nombro de infektitoj, kiu komence de marto estis 90 000, malpli ol tri semajnojn poste, la 18.03, superis 210 000 kaj la nombro de mortintoj proksimiĝis al 9 000, preskaŭ trioble ol en Ĉinio. En pluraj landoj la nombro de infektitoj atingis multajn milojn (vidu https://tinyurl.com/uvclzl9).
Ne eviteblas do ankaŭ ĉi-numere tuŝi tiun temon, kiu daŭre restas aktuala ankaŭ en Esperantujo.

La vasta agado de UMEA rilate la epidemion aperas en la intervjuo kun ĝia prezidanto Christoph Klawe, https://tinyurl.com/scfln8j. La Aka­demio plu dis­kutis la rekomendon de la Konsultejo, kron­viruso/ko­ro­nviruso. Iuj pledis por la tria varianto, ko­ro­­naviruso, en radika formo. Mi plu uzas la varianton “ko­ronviruso”, prefere en la formo “korona viruso”, kiu plej similas al la internacia termino “coronavirus”.

Organizantoj kaj aliĝintoj de pluraj internaciaj ren­kontiĝoj konsideras la eventualan efikon de la epidemia disvastiĝo. Evidente en la novaj cirkonstancoj ne povas oka­zi la Mezorienta Kun­veno en Turkio (pri la Mezoriento vi­du, ekzemple, la raporton – https://tinyurl.com/w7z8qu5).

Estis nuligitaj la Internacia Junulara Festivalo en To­rino, la Hispana Kongreso (https://eventaservo.org/e/1dBFJqPEeC876yFh) kaj pluraj aliaj. La Israela Kongreso kiu de­vus okazi komence de aprilo en Tel-Avivo, estis prokra­stita je unu jaro (vidu, ekzemple, https://sezonoj.ru/2020/03/israelo-2/). Intertempe UEA daŭrigas la preparojn por la UK en Montrealo, sed prokrastis la limdaton de la dua kotizaltiĝo je unu monato, ĝis la 01.05.2020 (vidu su­be). Iom da espero tamen donas El Popola Ĉinio, kiu ra­por­tas pri la efika bremsado de la epidemio en Ĉinio (http://www.espero.com.cn/2020-03/17/content_75825296.htm).

Statistika analizo de la datumoj pli bone montras la evo­luon de la epidemio. Komparante la nombrojn de infektitoj kaj resaniĝintoj mi verkis modelon, kiu prognozas la nom­bron de novaj saniĝintoj. Eblas kontroli la prognozon en la afiŝoj de 01.03, https://tinyurl.com/r4cmxef, kaj 14.03, https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio/per­ma­link/1606775799488397/ kiuj ĝis la fermo de la n-ro, 18.03.2020, realiĝis ĉiutage. La blua grafikaĵo en tiuj afiŝoj komparas la datumojn de saniĝoj kun la modela prognozo, dum la flava montras la statistikajn tendencojn. En la Reta Revuo eblas sekvi la ĝis­datajn datumojn kaj la modelon ĉe: https://revuoesperanto.org korona_viruso, kie troviĝas ankaŭ aliaj novaĵoj pri la monda epidemio kaj ĝiaj movadaj aspektoj.

La Internacia Kongresa Universitato en Montrealo

estos teme riĉa kaj havos plurajn novajn vizaĝojn, se juĝi laŭ la elektitaj temoj kaj prelegantoj. La IKU-komisono (Fiedler, Maitzen, Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis naŭ por la IKU kaj sep por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU/


La prelegoj de Grant, Lo Jacomo kaj Raola estos parto de AIS-kurso kun po du aldonaj prelegoj.
Unuafoje aperos en la IKU-libro ankaŭ la plenaj tekstoj de la Scienca Kafejo. Aldone, kiel pasintjare, troviĝos en la libro la prelegoj en la AIS-universitata sesio (SUS), okazonta kadre de la GEA-PEA-IFEF-kongreso en Frankfurto ĉe Odro fine de majo.

En la rubriko mi provos ĉiufoje prezenti alian Fa­kan Asocion.

Pasintfoje ni iomete konatiĝis kun UMEA (me­dicinistoj), per ĝia informado pri la epidemio.
Ĉi-foje prezentas sian novan retejon la filatelistoj: Es­peranto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK).

La kutimo krei kolektojn estiĝis en Esperantujo prak­tike ekde la Dua Libro de Zamenhof. Sed baldaŭ oni ne plu limigis sin al la libroj. Per la iniciato de individuoj, Espe­ran­to-grupoj kaj asocioj, ekaperis Esperantaj glumarkoj, bildkar­toj, vizitkartoj, kalendaroj kaj multaj aliaj. Esperantistoj komencis arigi ilin kaj, ekde 1912, ankaŭ poŝtajn stampojn, poŝtmarkojn kaj ĉiajn oficialajn filatelaĵojn, kiuj kunpor­ta­s ion pri Esperanto. Tiuj specialaj esperantaĵoj, kun ŝtata agnosko, aparte atingas multajn neesperantistojn: la fila­telistojn.

Esperantaĵoj tra pli ol cent jaroj registris iniciatojn, helpis diskonigi la lingvon kaj pluvivigis la nomojn de aktivuloj, kiuj dediĉis sin al “la afero”. Tial la esploroj, kiujn faras kolektantoj, povas utili al Histori-amantoj.

Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-ko­lektantoj, faka organizo kunlaboranta kun UEA, de pli ol 50 jaroj kunigas interesatojn pri la plej diversaj ko­lektofakoj per sia regula informilo “La Verda Lupeo”.

La nova, refasonita retejo de ELF-AREK estas plena je bele ilustritaj artikoloj kaj estas alirebla al ĉiuj es­pe­rantistoj, ki­uj ŝatas esperantaĵojn. Ĝi troviĝas ĉe la adreso http://kolektado.esperanto.cc. En ĝi oni tro­vas an­kaŭ formularon por sendi komentojn kaj deman­dojn, kiujn bonvenigas aktivuloj de la organizo.
Laŭ la informoj de Elda Doerfler (Italio), prezidantino, kaj James Rezende Piton (Brazilo), retejestro.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.