UEA en konscio de esperantistoj

Mark Fettes
UEA en konscio de esperantistoj.
Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2015.
167 paĝoj. Prezo: 15,00 €

En la katalogo de UEA

Sociologiaj studoj pri nia movado ne abundas kaj do bonvenas ĉi tiu nova kontribuo, bazita unuavice sur enketo farita en la 94-a UK en Bjalistoko. La aŭtoroj havas taŭgan profesian kompetenton por plenumi tian esploron, kaj aparte salutinda estas la fakto, ke ili ne baziĝis nur sur enketaj datumoj sed aldone konsideris retmesaĝojn, artikolojn, recenzojn kaj aliajn publikaĵojn en sia spurado de la nuntempa esperantista idearo.
Estas iom troige, tamen, pretendi metodologian koherecon por la libro, kiel la aŭtoroj volas subkomprenigi en la enkonduko.¹ La dua parto konsistas el eseoj plejparte jam aperintaj, kiuj prikomentas diversajn aspektojn de la memkompreno kaj mondrigardo de la esperantistoj. Tiuj tekstoj estas fakte interesaj, sed ankaŭ teorie kaj metode malsamaj inter si, kaj ili ne multe rilatas la unuan parton de la libro, kiun ĉefe konsistigas ampleksa analizo de la rezultoj el la bjalistoka enketo. Do, pli taŭgas konsideri la verkon kiel kolekton de diversvidpunktaj rigardoj al ideaj kaj sociaj aspektoj de la nuntempa Esperantomovado, kiuj parte baziĝas sur empiriaj datumoj, ol kiel unuecan studon.
La enketo el 2009 liveris respondojn de 386 kongresanoj – respektinda nombro. Bedaŭrinde la esploristoj ne prezentas la enketilon mem, kio malebligas kontroladon de la vortumo de diversaj demandoj (faktoro kiu povas foje grave influi la rezultojn). La analizado liveras multajn interesajn informojn pri la kongresa publiko, pri la distribuo de diversaj ecoj kaj opinioj inter la enketitoj kaj pri la rilatoj inter ili. Malfacilas tamen taksi la reprezentecon de la samplo, en kiu troviĝis altaj proporcioj de viroj (77%), pli aĝaj homoj (75% super 46 jaroj), eŭropanoj (81%) ktp. Do, la tezoj de la aŭtoroj havas ĉefe pensigan valoron; kiel ili mem insistas plurloke, por vere sciencaj konkludoj necesus pliaj studoj, pli strikte fokusitaj kaj intensaj.
Ene de tiuj limoj, la libro ja levas interesajn kaj valorajn demandojn – pri la motivoj partopreni en kongreso, pri la sopiroj al ŝanĝoj en UEA, pri perceptoj de “krizo” en la movado, pri la signifo de Esperanto en la nuntempa mondo. Ne eblas tralegi ĝin kaj ne profunde impresiĝi pri la komplekseco de Esperanto kiel socia fenomeno. La aŭtorojn aparte interesas la ideaj motivoj de esperantistoj, ilia ligiteco al ekstermovadaj evoluoj, kaj iliaj sekvoj por la komunumo, unuavice por UEA kiel ĝia plej grava organiza strukturo. Kelkrilate ili ŝajnas apogi la tezon pri “krizo” – unu ĉapitro eĉ traktas viziojn pri “ruiniĝanta UEA” – sed multo en la libro ne pravigas tian alarmismon. Tio estas ofta problemo en sociologiaj esploroj: priskribi la perceptojn kaj sentojn de homoj ne trudante starpunkton pri ilia objektiva realeco. Ĉar asertoj kaj kredoj pri krizo certe ekzistas; sed el pli nuancita sociologia vidpunkto oni povus trakti ilin simple kiel indikojn pri neevitinda ŝanĝoprocezo, sen kiu la movado ne povus resti dinamisma kaj aktuala socia fenomeno.
Tiurilate la libro suferas pro la manko de teoria kadro. Oni ja aludas plurloke al teoriaj konceptoj, plukitaj de diversaj aŭtoroj, sed tio ne rezultigas koheran, sociologie fundamentitan bildon de la movado aŭ de UEA. La aŭtoroj venas al konkludo en la fina ĉapitro, ke “ecoj karakterizaj por soci- kaj kulturpretenda tendenco” estas trovitaj per ilia esploro, kiuj pravigas paroli pri “internaciece vasta, sed kvante malgranda, minoritata kulturo” – sed tio en si mem ne diras multon. Ekzemple, ĉu la analizo de tiu kulturo kiel reala formo de “kosmopolitismo,” kiel proponis Ana Velitchkova en lastatempa disertacio (p. 105), helpus prilumi kelkajn ĝiajn trajtojn kaj rilatojn al parencaj fenomenoj de la nuntempo? Kial mankas ĉi-libre la teorio pri Gemeinschaft kaj Gesellschaft, uzita de Peter Forster en la unua sociologia disertacio pri Esperanto? Kio pri teorioj pri moderno kaj postmoderno, kiuj helpas klarigi i.a. la fenomenon de raŭmismo? Sen tiaj pli vastaj analizaj kadroj, oni riskas ne vidi la arbaron pro la arboj.
Sed mi povus soni tro kritikeme, ĉar la libro ja valoras, eĉ kiam oni malkonsentas kun ĝi. Mi opinias, ekzemple, ke plurajn trajtojn de UEA oni pli bone komprenus, se oni vidus ĝin (parte) kiel kultur-konservan institucion; ke pro tio, nur singarde oni povas apliki la ideon de “diabla cirklo” al ĝi (p. 95); kaj ke, se triono de la enketitoj volis ŝanĝojn en UEA (p. 149), tio estas jam bonega bazo por ĉi-rilata politika agado. Pri multaj aliaj tezoj kaj konstatoj de la aŭtoroj mi tamen parte aŭ tute konsentas. Plej grave: la libro abunde instigas al pensado kaj diskutado.
El redakta vidpunkto la libro estas iom malkontentiga. Abundas preseraroj, kune kun gramatikaj stumbloj, jen efektive eraraj, jen forte slavecaj (ekz. ofta manko de la difina artikolo aŭ de la subjekto en subpropozicio). Ĉe la eldondetaloj listiĝas apartaj “recenzanto,” “redaktoro” kaj “lingva redaktoro,” tiel ke oni povas nur miri, ke la teksto ne atingis pli altan teknikan nivelon.

* * *
¹ “Nia aliro estis kunligo de kvanta kaj kvalita metodoj de sociologia esplorado nomata en socimetodologio triangulado” (p. 23). Tamen la utiligo de diversspecaj informfontoj ne en si mem kreas metodologion, kaj triangulado aludas esence al la uzado de tiaj datumoj por konfirmi objektivan bildon pri la esplorata fenomeno – dum en la libro la diversaj tekstaj specimenoj uziĝas nur sporade, ĉefe por enkonduki iun novan tezon aŭ analizon.”

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2015. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.