Brazila aktorino Ruth de Souza: 100-jariĝo ĉe Google kaj Vikipedio



Fernando Maia Jr.

Ruth de Souza estas tre grava figuro de la brazila teatro, kino kaj televido, ne nur pro sia talento, sed ankaŭ pro la signifo de sia kariero por nigraj artistoj en Brazilo: ŝi estis la unua nigra primadono de la lando.

Ruth de Souza naskiĝis la 12-an de majo 1921 en la antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro, unu tagon antaŭ la 33-jariĝo de la "Ora Leĝo", la imperia leĝo, kiu abolis sklavecon en Brazilo la 13-an de majo 1888. Ŝi forpasis je la aĝo de 98 jaroj, la 28-an de julio 2019, kaj en 2021 oni memoras ŝian 100-jariĝon. Inter ili Google. Sed ankaŭ la kampanjo “300 000 artikoloj por Vikipedio”, de UEA, ELiSO, ILEI kaj E@I.

Google

Google Brazilo la 12-an de majo 2021 aperigis kiel tributon al la 100-a naskiĝtago de Ruth de Souza specialan doodle (festilustraĵo) sur sia ĉefpaĝo. La ilustraĵo montras la aktorinon pli juna, vestita en bluo kaj portanta kolringon, situanta antaŭ ruĝaj moviĝantaj kulisoj de scenejo en klasika teatro. Aldone, en la serĉpaĝo de Google, ankaŭ aperas alia versio, ĉe la supera maldesktra angulo: la sama juna aktorino, antaŭ la nomo de la entrepreno, skribita laŭ bruna koloro; malfermita kuliso ornamas la angulon.


Serĉpaĝo de Google Brazilo, por la vorto Esperanto, dum la 100-a naskiĝtago de Ruth de Souza.

Google publikigis ankaŭ la skizojn dum la kreado de la ilustraĵo:



Vikipedio

Lige kun la tago ankaŭ aperis en Esperanto la artikolo pri Ruth de Souza en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ruth_de_Souza. La aperigo estas parto de la kampanjo de UEA, ELiSo, ILEI kaj E@I por 300 000 artikoloj en Vikipedio (https://uea.org/gk/946) ĝis la dato de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net/), antaŭe de la 106-a Universala Kongreso (nuligita).

Ruth de Souza


Ruth de Souza vivis en bieno en la enlando de Brazilo kaj post la forpaso de sia patro en 1930, kiam ŝi estis 9-jaraĝa, ŝi revenis al la fama kvartalo Copacabana, ĉe la marbordo de Rio-de-Ĵanejro.

Interesiĝinta pri teatro, en 1945 ŝi aliĝis al la grupo Teatro Experimental do Negro ("Eksperimenta Teatro de la Negro"), projekto fondita en 1944 kaj gvidita de Abdias do Nascimento por batali rasan diskriminacion kaj malfermi pordojn por afrik-devenaj brazilanoj al la aktorarto. De tio ŝi pavimis la vojon al la nigraj artistoj en Brazilo, partopreninte kune kun aliaj nigrulinoj la unuan nigran teatran grupon irintan surscenejen en la Municipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro, per la teatraĵo O Imperador Jones ("La imperiestro Jones"), de Eugênio O'Neill.
En 1948 ŝi gajnis stipendion de Fondaĵo Rockefeller, pasigante jaron en Usono, studante en la Universitato Howard kaj en la Nacia Akademio de Teatro de Usono. Samjare ŝi debutis kineje, en la filmo Terra Violenta ("Perforta Tero"), bazita sur la romano Terras do Sem-Fim ("Teroj de la Senfino"), de la brazila verkisto Jorge Amado. Tiam ŝi partoprenis multajn produktaĵojn, kiel Falta Alguém no Manicômio ("Iu mankas en la mensmalsanulejo", 1948), Também Somos Irmãos ("Ni ankaŭ estas fratoj", 1949), Angela (1951) kaj Terra É Sempre Terra ("Tero ĉiam estas tero", 1952). En 1953 ŝi estis nacie kaj internacie agnoskita pro sia partopreno en la filmo Sinhá Moça ("Juna Sinjorinjo"), kio plifortigis ŝian karieron kiel filmaktorino. Pro tiu filmo ŝi fariĝis la unua brazila artisto naskiĝinta en Brazilo prezentitia kiel kandidato por premio de plej bona aktorino ĉe internacia filmfestivalo, nome la Festivalo de Venecio de 1954.

En la 1950-aj jaroj ŝi revenis al la teatro kaj ankaŭ komencis partopreni en radiodramoj kaj aktori en teleteatraĵoj de la grupo TV Tupi. En julio 1958 ŝi partoprenis la teatraĵon Vestido de Noiva ("Fianĉina robo") de Nelson Rodrigues. En 1959 ŝi vivis specialan momenton sur la scenejo, kiam ŝi ĉefrolis en Oração para uma Negra ("Preĝo por Negrino"), de William Faulkner, kun Nydia Lícia kaj Sérgio Cardoso, ĉe la Teatro Bela Vista, en San-Paŭlo. Pro tiu laboro ŝi estis agnoskita per multaj premioj kaj fariĝis la unua nigra primadono de la brazila teatro.
En la sekva jardeko ŝi pli famiĝis pro la telenovelo A Deusa Vencida ("La venkita diino"), de Ivani Ribeiro, ĉe la kanalo TV Excelsior. En 1968 ŝi aliĝis al la aktoraro de TV Globo kaj en 1969 ŝi ĉefrolis en la telenovelo A Cabana do Pai Tomás ("La kabano de Patro Tomás"), brazila adapto al televido de la usona romano Uncle Tom's Cabin ("La kabano de Onklo Tom"), de Harriet Beecher Stowe. Pro tiu laboro kelkaj esploristoj konsideras ŝin la unua nigra aktorino, kiu ĉefrolis televidan dramserion, sed kvar jarojn antaŭe la nigra aktorino Iolanda Braga jam estis ĉefrolinta en A Cor da Sua Pele ("La koloro de via haŭto"), farinte romantikan paron kun Leonardo Villar.

Ruth de Souza fariĝis simbolo de kariero por la nigraj artistoj, ĉefe nigraj artistinoj, en Brazilo. En 2016 ŝi estis omaĝita en la Kultura Centro Banco do Brasil en Braziljo. En 2019, en la Karnavalo de Rio-de-Ĵanejro, ŝi estis honorita de la sambolernejo Acadêmicos de Santa Cruz per la sambo-rakonto (samba-enredo) Ruth de Souza - Senhora Liberdade. Abre as Asas Sobre Nós ("Ruth de Souza - Sinjorino de Libereco. Malfermu la Flugilojn sur Nin"). En tiu sama jara, la 28-an de julio, ŝi forpasis.
La omaĝoj al ŝi en 2021 estas tre merititaj kaj ankoraŭ signifoplenaj por nia epoko.