Amdeklaro simpla sed kortuŝa, naiva sed sincera

Fernando Pita
Elza Fernandes Pereira. Amdeklaro al Esperanto (Floroj el Koro). 1-a eld., San-Paŭlo: Plêiade, 2001. 122 p. 21 cm. ISBN 858579528X
Prezo ĉe UEA: € 8,10

Mendi en la katalogo de UEA

Famekonata ene de Esperantujo es­tas la “Leĝo de Tonjo”, laŭ kiu ĉia konversacio inter esperantistoj ĉiam devojiĝas al... Esperanto! Ĉu specife diskuto pri la plej taŭga vorto, ĉu disputo pri la uzo (aŭ ne) de specifa frazkonstruo, ĉu pro alia demando, la kruda fakto estas, ke Esperanto estas la plej ŝatata, kelkfoje ununura, temo de esperantistoj! Kompreneble, diversaj estas la vidpunktoj, kiujn esperantistoj atakas aŭ defendas, foje tiel akre kaj venĝeme, ke mi dubas, ĉu antaŭsciinte pri tio, Zamenhof mem ne estus sin pli dediĉinta al okulkuracado, ol al lingvaj demandoj...
Sed tio tute ne estas novaĵo, ĉar kiam oni ekzamenas nian literaturon, rapide oni konstatas, ke Esperanto estas la plej fruktodona beletra temo de niaj unuaj jaroj, kiel pruvite de la plej bonaj kaj konataj poemoj de niaj pioniroj, kies plej gravaj kaj imponaj, belsonaj kaj zorgeme komponitaj el ili temas ĝuste pri nia lingvo. Tio, ni devas rekoni, fariĝis kvazaŭ transira rito de niaj poetoj: ja malmultas tiuj, kiuj neniam ion skribis pri nia lingvo mem.
Tial, neniel surprize estas, ke debutanta poetino elektu obei al tiu tradicio, kaj tuj deklari sian amon al Esperanto. Kaj tiu estas la deirpunkto, el kiu Elza Fernandes Pereira ekkonstruas sian unuan poemlibron, Amdeklaro al Esperanto. Tamen, rilate al la aŭtorino, la epiteto “debutanta” relativas, ĉar se tiu estas ŝia unua provo poeziumi en nia lingvo, oni devas ja rimarki, ke Elza verkis jam dek du librojn en sia denaska portugala, kaj ke ŝi estis jam premiita en diversaj beletraj konkursoj en Brazilo kaj en aliaj landoj.
La libro disiĝas, laŭteme, je tri ĉapitroj. En la unua, titolita Amdeklaro al la internacia lingvo, troviĝas la kerno de la tuta verko: poemoj, en kiuj la aŭtorino ne nur deklaras sian amon al nia lingvo, sed tion faras pere de diversaj poemoj, kiuj vere povos multe nutri kunvenojn kaj rendevuojn en niaj kluboj kaj asocioj, ĉar ili estas ja simplaj, sed kortuŝaj, kaj memorigas al ni kial ni fariĝis, estas kaj precipe restas esperantistoj. Daŭra kantado de la kvalitoj (ne nur homaj) de nia lingvo, kiuj refortigas en ni la esperon kaj energion por sindediĉo al nia afero. Elza, ĝis plena satiĝo, trinkis el la fontoj de niaj pioniroj kiuj, en ajna kafejo en la Paradizo, eble feliĉmienaj ridetas, legante tiujn kelkfoje naivajn, sed ve­re sincerajn poemojn. Estas ankaŭ aliaj, prozaj tekstoj, inter ili almenaŭ du aliaŭtoraj tradukoj, kiuj sekvas la samajn ĝeneralajn liniojn de la poe­moj – sed kiuj, se estus tiu parto, devus aliloke esti en la verko, almenaŭ por ke oni ne enmiksu legadon de prozo kaj poezio, kiuj ĝenerale postulas de la leganto malsimilajn sintenojn.
La dua ĉapitro justigas la “Flo­roj-n el koro” kiu subtitoligas la libron: pro sia fakuleco en verkado, Elza bonege regas sian metion: en tiu parto de la libro, oni ja trovos, el blankaj kaj liberaj versoj, preskaŭ la tutan metrikan sistemon de versfarado dis­volvitan ekde la eŭropaj poeziaj avan­gardoj de la 20-a jarcento, kaj jam aplikitan al Esperanto. Sed tio ne estas la plej bona surprizo: krom la tipe eŭropaj, same troveblas japanaj hajkoj, kaj eĉ monosilaboj, la strikte Esperanta metriko konstruita, dum la 60-70-aj jaroj, de alia brazila Esperanta poeto, Diderto Freto. Kaj, kvankam tiuj haj­koj kaj monosilaboj estas la pinto de la tuta libro, oni ja devas diri, ke laŭ strikte formalisma analizo, nenio rip­roĉendas en la poemoj de Elza.
La situacio draste ŝanĝiĝas, ta­men, kiam oni rigardas la temojn elektitajn de Elza Fernandes Pereira: kongrue al la temaro de la unua parto, ĉi-foje ŝi verkas ne pri Esperanto, sed pri la hom(aran)aj valoroj, kutime asociataj al ĝi: amo, paco, espero, harmonio ktp. Tiuj temoj estas pre­zentitaj laŭ la ĝeneralaj tonoj kaj sintenoj de spiritistoj (religia grupo al kiu apartenas Elza kaj la plejmulto de la brazilaj esperantistoj), kaj malgraŭ la fakto, ke Elza ne tuŝas kredpunktojn specife spiritistajn, sed tiujn, kiuj estas komunaj al Spiritismo kaj Kristanismo (kaj pro tio multaj ĝisostaj katolikoj kaj protestantoj senprobleme legos tiujn poemojn sen senti sian kredon vundita de ili); la temara ripetiĝo, laŭlonge de pli ol duono de la tuta libro, fariĝas ne nur laciga, sed kelkfoje oscediga, interalie pro la konservativa moraleco en ili predikata.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.