Aperis la programo de la Virtuala Kongreso

La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) atingis la markon de preskaŭ 1500 aliĝintoj el 92 landoj en la 26-a de julio, la Tago de Esperanto. Individuaj membroj de UEA (kaj TEJO) rajtis aliĝi senpage ĝis tiu tago (efektive ĝis la 27-a de julio 12:00 UTC, noktomezo de la 26-a de julio ĉe Alasko). La riĉegan programon* anoncas al la komunumo ekskluzive la Reta Revuo.

La programo

Plu eblas aliĝi per https://vk.mondafest.net kontraŭ simbola kotizo, kiu varias de 5 EUR ĝis 20 EUR laŭ landoj. Landoj de kategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotiztabelo de UEA plu rajtos aliĝi senpage. La informoj pri kiel aliri la ekskluzivan sistemon de la Virtuala Kongreso atingos kongresanojn ĝis la 31-a de julio, retpoŝte.

*Organizantoj rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn en la programo.