Pro kio? Nia unua kriminalromano, reeldonita!

Fernando Pita
Ellersiek, Friedrich (Argus). Pro kio? 2-a korektita eldono. Novjorko: Mon­dial, 2008. 155 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 12,00 €

En la katalogo de UEA

La Esperanta literaturo plenple­nas de verkoj kiuj, ĵus eldonitaj, estis ter­u­re malbone disvastigitaj, rapide dis­­­venditaj, malofte komentitaj, kaj kiuj es­tas nun tute forgesataj. Tial, salutindas pa­roli pri tiuj kiuj pros­pektorante en polvkovritaj bretaroj, rikoltas oldajn ti­tolojn kaj republikigas ilin, savante el tiu kvazaŭa Limbo verkojn, kiuj povas ankoraŭfoje reelveki ĉe la legantoj iom da intereso.
Originale eldonita en 1920 – (an­taŭ jarcento!) Pro kio?, estas unu el tiuj savitaĵoj. La unua krimromano de Esperantujo, tiu libro revenas lumen danke al la laboro de Mondial, kiu ne nur elfosis la libron, sed ankaŭ prepa­ris tre interesan reeldonon, ĉar ne temas pri simpla represo de la originalo, sed pri kompleta reviziado kaj polurado de diversaj malglataĵoj senkonscie fa­ritaj de debuta verkisto, kiu devis – ne ĉiam plensukcese, oni agnosku, – krei tute novan vortprovizon pri polica kaj krima temaro. Atentindas ke la el­do­nistoj ne nur korektis, sed aldonis fi­ne de la libro liston, kiu bonege el­montras kie kaj kiaj estis la ŝanĝoj fa­ritaj.
Eble pro la debutanteco de la te­mo en nia lingvo, la aventuro mem ne es­tas tre komplika, oni eĉ povas taksi ĝin simpla antaŭ la hodiaŭaj modeloj, ĉi­am plenaj je ĵongladoj kaj renversoj. Tamen, tio anstataŭ mortmeritiga peko, es­tas ja kvalito, kiam temas pri verko ki­es legantaro estos, precipe, novaj ler­­nantoj dezirantaj alfronti la defion le­gi sian unuan roman(et)on en la ĵus­lernita lingvo: tiel la rakontfadeno gla­te fluas kaj estas facile komprenata de ĉiu meznivela esperantisto.
Oni tamen ne pensu, ke verko sim­pla estas simpleca: ĉar la aŭtoro ler­te sciis krei ĉefrolulon, la germanan de­tektivon von Merten, kiu situas mez­voje inter Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot, ĉar li havas la deduktokapablon de la unua kaj la inteligentecon de la dua – kies unua aventuro estos el 1921! – sed kiu ankoraŭ iras antaŭen: kontraŭe al ambaŭ, von Merten ne estas glaciŝtono, kiam temas pri la bela virino, kiu lin akompanas kaj helpas pri la solvo de la krimo. Do la verko mem ne estas nur pri krimo kaj ĝia solvo, sed ankaŭ estas en ĝiaj roluloj iom da psikologiaj trajtoj, kiuj homigas ilin.
Kvankam Pro kio? ne vere estas majstroverko de la detektivaj romanoj, oni en ĝi bone flaras, ke iamaniere ĝi anticipas tendencojn sekvotajn de tiutipaj verkoj dum la sekvontaj jar­dekoj: en ĝi estas eĉ iom da James Bond – kaj tiuj, kiuj vidis ambaŭ ver­siojn de Casino Royale, certe rekonos la etoson, – sed oni memoru ke Pro kio? estis lanĉita 60 jarojn antaŭe! Tiuj fak­­-
toj permesas, ke la leganto estu ka­tenata de la libro, kaj, venkinte la ko­mencajn paĝojn, tuj ekvoru la tek­ston. Tio bone kongruas kun la pseŭ­do­nimo Argus, elektita de la aŭto­ro: laŭ la
helena mitologio, Argus es­tis la kon­struinto de la ŝipo de la Argo­naŭ­toj,
tamen temas pri laŭlingve dusenca vor­to, kiu signifas pigra en la malnov­greka, sed sagaca en la latina, kaj Frie­drich Ellersiek bone kombinis ambaŭ trajtojn: li estis ja sagace kapabla verki la interesan legaĵon, kaj bedaŭrinde ankaŭ iom pigra, ĉar la aventuroj de von Merten vere meritus daŭrigon.
Kiu scias, ĉu iu el niaj verkistoj kuraĝas daŭrigi ilin?

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.