Pro kio? Nia unua kriminalromano, reeldonita!

• Fernando PitaEllersiek, Friedrich (Argus). Pro kio? 2-a korektita eldono. Novjorko: Mondial, 2008. 155 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 12,00 €
La Esperanta literaturo plenplenas de verkoj kiuj, ĵus eldonitaj, estis terure malbone disvastigitaj, rapide disvenditaj, malofte komentitaj, kaj kiuj estas nun tute forgesataj. Tial, salutindas paroli pri tiuj kiuj prospektorante en polvkovritaj bretaroj, rikoltas oldajn titolojn kaj republikigas ilin, savante el tiu kvazaŭa Limbo verkojn, kiuj povas ankoraŭfoje reelveki ĉe la legantoj iom da intereso.
Originale eldonita en 1920 – (antaŭ jarcento!) Pro kio?, estas unu el tiuj savitaĵoj. La unua krimromano de Esperantujo, tiu libro revenas lumen danke al la laboro de Mondial, kiu ne nur elfosis la libron, sed ankaŭ preparis tre interesan reeldonon, ĉar ne temas pri simpla represo de la originalo, sed pri kompleta reviziado kaj polurado de diversaj malglataĵoj senkonscie faritaj de debuta verkisto, kiu devis – ne ĉiam plensukcese, oni agnosku, – krei tute novan vortprovizon pri polica kaj krima temaro. Atentindas ke la eldonistoj ne nur korektis, sed aldonis fine de la libro liston, kiu bonege elmontras kie kaj kiaj estis la ŝanĝoj faritaj.
Eble pro la debutanteco de la temo en nia lingvo, la aventuro mem ne estas tre komplika, oni eĉ povas taksi ĝin simpla antaŭ la hodiaŭaj modeloj, ĉiam plenaj je ĵongladoj kaj renversoj. Tamen, tio anstataŭ mortmeritiga peko, estas ja kvalito, kiam temas pri verko kies legantaro estos, precipe, novaj lernantoj dezirantaj alfronti la defion legi sian unuan roman(et)on en la ĵuslernita lingvo: tiel la rakontfadeno glate fluas kaj estas facile komprenata de ĉiu meznivela esperantisto.
Oni tamen ne pensu, ke verko simpla estas simpleca: ĉar la aŭtoro lerte sciis krei ĉefrolulon, la germanan detektivon von Merten, kiu situas mezvoje inter Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot, ĉar li havas la deduktokapablon de la unua kaj la inteligentecon de la dua – kies unua aventuro estos el 1921! – sed kiu ankoraŭ iras antaŭen: kontraŭe al ambaŭ, von Merten ne estas glaciŝtono, kiam temas pri la bela virino, kiu lin akompanas kaj helpas pri la solvo de la krimo. Do la verko mem ne estas nur pri krimo kaj ĝia solvo, sed ankaŭ estas en ĝiaj roluloj iom da psikologiaj trajtoj, kiuj homigas ilin.
Kvankam Pro kio? ne vere estas majstroverko de la detektivaj romanoj, oni en ĝi bone flaras, ke iamaniere ĝi anticipas tendencojn sekvotajn de tiutipaj verkoj dum la sekvontaj jardekoj: en ĝi estas eĉ iom da James Bond – kaj tiuj, kiuj vidis ambaŭ versiojn de Casino Royale, certe rekonos la etoson, – sed oni memoru ke Pro kio? estis lanĉita 60 jarojn antaŭe! Tiuj fak-
toj permesas, ke la leganto estu katenata de la libro, kaj, venkinte la komencajn paĝojn, tuj ekvoru la tekston. Tio bone kongruas kun la pseŭdonimo Argus, elektita de la aŭtoro: laŭ la
helena mitologio, Argus estis la konstruinto de la ŝipo de la Argonaŭtoj,
tamen temas pri laŭlingve dusenca vorto, kiu signifas pigra en la malnovgreka, sed sagaca en la latina, kaj Friedrich Ellersiek bone kombinis ambaŭ trajtojn: li estis ja sagace kapabla verki la interesan legaĵon, kaj bedaŭrinde ankaŭ iom pigra, ĉar la aventuroj de von Merten vere meritus daŭrigon.
Kiu scias, ĉu iu el niaj verkistoj kuraĝas daŭrigi ilin?
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.