Dancorondo inter homoj kaj verkoj
• Fernando Pita
Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Div. Red. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin.
UEA: Rotterdam, 2012. 143 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,00 €
Mendi en la katalogo de UEA
Oni povas sendube aserti, ke ĉiu esperantisto, kiu kutime legas Esperantajn gazetojn kaj revuojn, kaj iel ajn sekvas la novaĵojn de la Esperanta kulturo, scias pri la famaj Belartaj Konkursoj de UEA. Okazantaj ekde 1950, la Belartaj Konkursoj iom post iom fariĝis bunta montrilo de la plej gravaj produktoj de niaj artistoj, des pli, ke la premiitaj verkoj estas publikigataj, fare de UEA mem, en specialaj libroj, kiuj disvastigas nian “belartan rikolton”. La graveco de la Konkursoj etendiĝis eĉ al artoj, en kiuj Esperanto povus havi nenian rolon; ekzemple: dum la jaroj 1976-95 estis eĉ premio pri Fotografio!
Tamen, se proz-, dram- kaj poeziaj verkoj fariĝis rapide famaj, aliaj branĉoj de la konkursoj ne havis ŝancon esti pli vaste konataj, krom de la ĵurio mem. Unu el tiuj estis la branĉo eseo, kiu ĝenerale ricevis gravajn tekstojn, kiuj vere kontribuis por (ek-)kompreno aŭ profundiĝo en temoj, pri kiuj apenaŭ ekzistas informoj dispersaj kaj sporadaj. Tial, oni devas ja gratuli tiun, kiu decidis libroforme eldoni kolekton de la plej gravaj el tiuj tekstoj, kiuj alimaniere eble estus por ĉiam perditaj. Tiel, en 2012 UEA eldonis Pri homoj kaj verkoj – Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Aranĝita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, tiu libro ne nur rapide establis sin kiel referencon pri sia temo; la bonega ricevado fare de la plej kompetentaj kritikantoj ja okazigis postan eldonon de du pliaj volumoj: Interlingvo inter lingvoj, kun kompreneble eseoj prilingvaj, kaj Tamen ĝi moviĝas!, kun primovadaj, ambaŭ el 2015.
Fariĝinte la unua parto de trilogio, Pri homoj kaj verkoj daŭre restas la plej populara el la triopo. Tio certe ŝuldiĝas al la fakto ke la tekstoj en ĝi, kvankam tiel specialiĝintaj kiel tiuj de la du kiuj ĝin sekvis, certe vekas atenton de tiuj, kiuj interesiĝas pri legado de nia literaturo, homgrupo certe pli larĝa en Esperantujo, ol tiu de interesatoj pri Interlingvistiko aŭ pri movadaj aferoj kaj tendencoj.
Tamen, per si mem, intereso pri verkoj ne nepre reprezentas gravecon de ilia enhavo. En tiu ĉi kazo, tiu graveco rezultas el la sumo de ĉiu el la eseoj enirintaj en la kolekton mem, kiu reeldonas entute dek unu eseojn de naŭ aŭtoroj. Eseoj – endas mencii tiujn de Geoffrey Sutton (Pri la periodoj de la Esperanta literaturo), de Jukka Pietiläinen (La kvara periodo en la Esperanta literaturo) kaj de Éva Tófalvi, kiu lupeis la trajtojn de la Esperanta verkisto – kiuj fariĝis kvazaŭ mejloŝtonoj por ĝenerala kompreno de nia literaturo. Dume, Lena Karpunina alvokas la esperantistaron al prezervado de la trezoroj de la Esperanta literaturo, disere perdita en librobretaroj de niaj kluboj (kaj kion ni ne diru pri tiuj tekstoj, kiuj ekzistas nur en revuoj kaj lokaj bultenoj?)
Krom tiuj pli teoriaj tekstoj, estas en la libro aliaj, kiuj fokusas la vivojn kaj/aŭ verkojn de elstaraj kaj (r)evoluciaj aŭtoroj, prezentante studojn faritajn de homoj, kiuj estas mem aŭtoroj! Tiamaniere oni – ĉu senkonscia elekto? – trovas sin antaŭ granda dancorondo de verkistoj: Éva Tófalvi prezentas studon pri Sándor Szathmári, Sten Johansson kontribuas per studoj pri la aktualeco de Stellan Engholm kaj pri la beletra/amora dialogo inter Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová; Carmel Mallia parolas pri La Vojo (la poezia majstroverko de Zamenhof); Gonçalo Neves analizas la lirikon de Miguel Fernández kaj, finfine, Krys Ungar rememorigas al ni la gravecon de Marie Hankel dum niaj pioniraj jaroj.
Tiu vere impona dancorondo, tiu ja mozaika konstruado, prezentas al leganto la multvizaĝan bildon de tiu fenomeno, la Esperanta literaturo. Tamen, ĝi ankaŭ malkaŝas nekongruecon en verko kies subtitolo estas “eseoj pri la Esperanto-kulturo”: ĉu nia kulturo estas nur literatura? Kompreneble, Esperanto estas vivanta lingvo, pro tio literaturo devas havi en ĝi kvazaŭregan rolon, sed nia kulturo ne al ĝi reduktiĝas; tiel, eble pli saĝe estas paroli pri “Esperanto-literaturo” anstataŭ “Esperanto-kulturo”, des pli ke estas en la verko ankaŭ eseo pri “arkaika parolado en Esperanto”, iom amuza eksperimento de Alberto García Fumero pri tio, kiel sonintus Esperanto dum la Mezepoko. Teksto vere interesa, sed kiu certe trovus pli ĝustan lokon en Interlingvo inter lingvoj, tiel cedante sian lokon al alia el la premiitoj. Kaj ne mankus elektebloj, ĉar la listo de la venkintoj, kompilita de Sten Johansson vekas nian intereson pri, ekzemple, Lingvistikaj problemoj de la originala romano Esperanta, de Karolo Piĉ, venkinto en 1978, kaj pri Perspektivoj pri esperanta kinarto, de Brandon Sowers (premiito en 2011). Ĉi-lasta, publikigita en Tamen ĝi moviĝas!, same okupus pli komfortan postenon en la verko kiun ni recenzas nun, kun la plia avantaĝo pli efike pravigi la supre menciitan subtitolon.
Malgraŭ tiuj malgrandaj detaloj, mi ja kredas, ke Pri homoj kaj verkoj, kun sia verkista dancorondo, estas jam, kvankam ĝi estis eldonita antaŭ nur kvin jaroj, verko kiu iamaniere starigas modelon por venontaj studoj pri nia literaturo, kaj kiu, mi esperas, estu la unua rekolekto, ne de nur triopa, sed de multnombra serio, kiu redonu al ni ĉiujn rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.