Esperanto dum POL’and’ROCK

Halina Komar, Kazimierz Krzyżak

Transformado de Laborteamo por Multkultura Vilaĝo Esperanto dum POL’and’ROCK – atendado de no­vaj aktivuloj, freŝaj ideoj, novaj mon­fontoj…

Organizita jam la 25-an fojon la gran­dega Festivalo Woodstock/Pol’and’Rock jam estas post ni! Neimagebla ama­so da publiko (ĉirkaŭ 800 000 ĉe­estantoj kaj dum la grandaj koncertoj – ĝis unu miliono!), kvankam pro mal­bona pluva vetero dum 2 antaŭaj tagoj, la vi­vo de la tuta Festivalego iomete mal­fruiĝis. La plej granda ondo de ĉe­es­tantoj venis tien jam dum suneto la 1-an de aŭgusto 2019.

Kiel ĉiam, pri la fizikaj/teknikaj kon­­diĉoj ĉe la estiĝo de Multkultura Vi­laĝo Esperanto, zorgis la amikoj el Vroc­lavo: Michał Sidorowicz kaj Pat­­ryk Zadka. La rolo de la Centro de In­ter­kultura Edukado Nowy Sącz (CEM), Wrocław, estis batali (forte!) por ko­lekti la necesan monon tiu-cele kaj or­ganizi la ĝustan Laborteamon, prepa­ri la necesan stokon de informiloj, flug­folioj kaj la lastaj broŝuroj… Atentigo: la lastan fojon ni povis eluzi la restan­tajn post nia 3-jara informado/varbado informajn materialojn, kun la broŝuro plej in­teresa por la publiko Odkryj Es­peranto-Fascynujący język pollingve.

Tial por la venonta jaro, krom la kostoj de instalado kaj poste laborple­na restado tie – oni devas antaŭvidi ankaŭ eldonkostojn de informaj mate­rialoj, entute elĉerpitaj…
Ni memoru, ke la plej granda grupo de gejunuloj (ĉ. 500 000) venas el Pollando, ili ne konas Esperanton, do ni devas jam vintre prilabori kaj presi mul­tajn informilojn en la pola lingvo. Cer­te ni devas prepari kaj disdoni al mi­loj da partoprenantoj la flugfolietojn pri aplikeblo meti en poŝtelefonon la kurtan kurson gvidatan de Stano Mar­ček dum la Festivalo.

En 2019 la Multkultura Vilaĝo Es­pe­ranto situis rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la sidejo de la Festivalaj Organizantoj – ASP (Akademio de Belegaj Artoj). Por rezervi tian prestiĝan lokon, la kolegoj el Vroclavo venis tien jam 2 tagojn pli frue. Bedaŭrinde pluvis, la festivaleja spaco malrapide pleniĝis, kaj fakte la plej granda ondo de ĉeestantoj atingis la lokon jam kun grupo el CEM Nowy Sącz, la 31-an de julio. Kaj ni estis plene mirigitaj pro la tieaj faktoj:
• la Vilaĝo troviĝis en la plej bona loko sur la tereno de ASP,
• ĝi estis jam preparita por inviti la festivalan junularon, bone meblita kun aparataro,
• atendis nin bone ekipita kuirejo kun glaciŝranko, toastrako, fritilo/ros­tilo, servilo de akvo...
• specialan, apartan tendon vroc­lavanoj preparis por ni kiel dormejon.

Mankis tie nur akustika aparataro por prelegantoj kaj granda banderolo kun ŝildo de nia Vilaĝo, sed tion ni kunportis el Nowy Sącz!
Do, ĉi-jare ni sentis nin en nia ten­­dumejo preskaŭ hejmece, povan­te gas­tigi en la Vilaĝo multe pli da inte­re­satoj pri nia edukado kaj informaj ser­voj – gasteme, kore, sincere…
Kiom bonaj, valoraj estis/estas la ju­nuloj el Vroclavo, se ili mem ĉion tiel bone aranĝis, transportis, preparis por niaj komunaj uzo kaj ĝuo… Kaj plej multe oni organizis tion preskaŭ sen­mone, luante la necesaĵojn per konatoj/familianoj/kolegoj ks.

En la Vilaĝo atendis nin Stano Marček kun Suzana Kornicka, kiu ha­vis planitan koncerton en la urbo Kostrzyn ĉe Oder.

Karaj Geamikoj, kiel estas skribi­te en la titolo de la artikolo, la movadaj decidantoj pri la sorto kaj prospero de Esperanto devas teni kaj flegi la pro­jekton pri Granda Ideumado.
Tio eblas tiom grandskale nur dum la POL’and’ROCK-Festivalo. Ne­nie eb­las agi en tiom amasa junulara pub­li­ko, entuziasma kaj engaĝiĝema, kun ka­ri­tataj emoj/konoj/scioj… Bonvolu ne perdi la ŝancon; ĉiuj scias, ke ni batalis pri la loko tie pli ol 8 jarojn, kaj atingis tion danke al Kazimiro Krzyżak, ho­diaŭ jam 90-jara.

La Estraro de UEA devus donaci iom da atento al la afero, kie pro la troa aĝo kaj malsano devis jam rezigni pri taskoj Kazimiro kaj Halina Komar. Oni devas pensi, kiu prenos iliajn taskojn? Ni eventuale povas serĉi la fa­cilajn projektojn pri malgrandaj mon­donacoj, kiuj povus helpi la vivtenon de la Vilaĝo. Sed ni jam ne havas la forton por labori tie surloke. La permeso de la Festivalaj Organizantoj estis direktita al nia Organizaĵo, CEM. Tial, dum niaj kapoj ankoraŭ laboros, ni povos gvidi la oficistaran parton de la even­to, sed pli bone estus, ke estu preparata jam alia solvo.
Ni havas la taskon montri al vi la nu­nan situacion de la Laborteamo ĉe POL’and’ROCK:

La grupon ni kreis el esperantis­toj en Nowy Sącz, Varsovio kaj Vroc­lavo: la ‘ŝlosilojn” ni disponigas por Ata (Małgorzata Kaczanowska), kiu fariĝos anstataŭ Halina Komar la „vila­ĝa dommastrino”. Aliaj homoj por gvi­di la programon: Esperanto-kursoj – Stano Marček, diverstemaj prelegoj Ka­­mil Dudkowski, servado kaj infor­mado ĉe standoj Lidia Komar, Patry­cja Barwińska, Eliza Gładyś, Suzana Kornicka, Ata (ankaŭ Five o’clock). Krom esperantistoj estas kun ni ĉ. 4 amatoraj artistoj, ni traktas ilin kiel AdE (Amikojn de Esperanto) kun la espero, ke ĝis la somero ili ankaŭ iom lernos Esperanton. Ili faras ĉion ne­cesan en la Vilaĝo, aranĝas artajn ren­kontojn kun konataj ensembloj…

El Varsovio ni havas la tre en­tu­ziasmajn kaj laboremajn Kamil Get­ka kaj Maria Sułkowska. Ili ankaŭ fa­ras ĉion – deĵoras, fotas, informas, aĉe­tadas, ordigas… Pri knaboj el Vroclavo ni jam skribis pli frue – sen ili ankaŭ la Vilaĝo ne povus ekzisti…

Tiamaniere ni montris teamon de tre valoraj homoj, kiuj pretas plu labo­ri por la Multkultura Vilaĝo Esperanto.

La nuna, nova Prezidanto de UEA Duncan Charters partoprenis la Festivalon la unuan jaron en festivala tendo en 2016 kun sia edzino Cecile. Ni estis tie la unuan fojon, do ne havis spertojn pri aranĝado de festivalaj even­toj.

Nune la Teamo estas jam forta, sed mankas vera gvidanto de la Pro­jek­to. Ni kredas, ke „movadanaj decidantoj” trovos la ĝustan homon, al kiu ni po­vos transdoni nian ĝisnunan „men­to­ran protekton” por la Projekto…

Ni, komencintoj de la Granda Ide­umado pri/por Esperanto en unu el la plej grandaj Festivaloj en Eŭropo, in­formas, ke venis jam la tempo por trans­doni la stafetkuradon al pli ju­naj agantoj – prenu la bastoneton kaj ku­ru antaŭen, kuru ĝis la fina venko…

Ni helpos laŭ niaj ebloj kaj fortoj, de surloke. Prosperon!

Ekde 2017 Universala Esperanto-Asocio subtenas, alvokas la mondonacojn kaj helpas financi la projekton de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Mondonacojn bonvolu sendi al la Fondaĵo Konsciigo de UEA, kun komento «Polandrock» https://uea.org/alighoj/donacoj

Vidu aldonajn fotojn ka­j raportojn ĉe: http://www.gazetaro.org/polandrock

Fotoj de Andrzej Sochacki

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.