Koronviruso-Malsano (COVID-19) - Statistiko kaj Esploro

Max Roser, Hannah Ritchie kaj Esteban Ortiz-Ospina
Esperantigis: Amri Wandel

Noto: Por informi vin kaj kompreni la riskon al la publiko ni rekomendas dependi de via registara organo respondeca pri sano kaj la Monda Organizaĵo pri Sano - ilia retejo estas ĉi tie.

Nur surbaze de klare prezentitaj kaj bone dokumentitaj datumoj, registaroj, organizoj kaj individuoj povas respondi adekvate al la pandemio de COVID-19. La celo de nia laboro montrita ĉi tie estas prezenti la plej bonajn disponeblajn datumojn kaj klarigi tion, kion eblas - kaj ne eblas diri - surbaze de ĉi tiuj datumoj.

Ni listigas ĉiujn niajn grafikaĵojn - pli ol 40 entute - sur la pandemio en ĉi tiu paĝo.

Ĉi tiu artikolo kovras disvolvan situacion kaj la teamo Nia Mondo en Datumoj ĝisdatigas ĝin ĉiutage: La lasta ĝisdatigo estis farita la 10-an de aprilo 2020 (12:00, Londona tempo).

Resumo

Eĉ la plej bonaj ekzistantaj esploroj kaj datumoj estas antaŭparolaj kaj estos reviziitaj kiam la pandemio progresos.
Ni reviziis ekzistantajn tutmondajn datumfontojn kaj decidis fidi la tutmondajn statistikojn eldonitajn de la Eŭropa Centro por Antaŭzorgo kaj Kontrolo de Malsanoj (ECDC). [La ĝistan staton oni povas atingi en la retligo komnece de tiu ĉi koronvirusa pagho de UEA]

Mortoj

Dum la eksplodo de epidemio plej meritas atenton la kresko-ritmo. Ni prezentas tabelon, kiu listigas kiom rapide la nombro de mortoj duobliĝas.
En interagaj mapoj ni prezentas la datumojn pri konfirmitaj mortoj en ĉiuj landoj de la mondo.

Testado

Sen vasta testado por COVID-19 ni povas nek scii kiel la pandemio disvastiĝas nek taŭge respondi al ĝi.

Infektitoj

La tuta nombro de COVID-19-infektitoj ne estas konata. Estas tamen certa, ke la tuta nombro de COVID-19-infektitoj estas pli alta ol la nombro de konataj konfirmitaj infektitoj. Ĉi tio estas plejparte pro limigita testado.
Tiel same kiel ni faras por mortoj, ni fokusas sur la kreskorapideco de konfirmitaj infektitoj. Ni prezentas ordigeblan tabelon, kiu listigas kiom rapide la nombro de konfirmitaj infektitoj duobliĝas.
Per interagaj mapoj ni prezentas la datumojn pri konfirmitaj infektitoj tra la tempo en ĉiuj landoj de la mondo.

Mortindico

La indico pri morta ritmo, (CFR) - aŭ la procentaĵo de mortoj el la nombro de infektitoj - estas vaste pridiskutata, sed dum la eksplodo de pandemio kun grandaj nekonatoj, gravas scii, kio povas kaj ne povas esti bazita surbaze de nuntempe disponeblaj statistikoj.