Nova kotiza sistemo de UEA – pli justa

Jérémie Sabiyumva
Mi unue gratulas la Komitaton de UEA, kiu aprobis la novan kotizsistemon; tio montras ke UEA estas kiel internacia familio, kie ĉiuj estas konsiderataj kaj ĉiu havas ion por kontribui. La nova kotizsistemo de UEA estas tre avantaĝa por ambaŭ flankoj: UEA kaj esperantistoj el malriĉaj landoj. Mi forte esperas ke la membraro de UEA kreskos pro la malaltigo de la kotizo kaj la mono de la Fondaĵo Canuto estos uzata por aliaj celoj.
Esperantistoj el nepagipovaj landoj alportos sian etan kontribuon al UEA, pagonte la etan kotizon. Por tiuj, kiuj pensas ke la nova kotizsistemo venis je malbona momento, kiam estas deficito en UEA, mi ne povas aserti ke ĝi savos el la deficito, sed mi asertas ke ĝi ne profundigos ĝin, ĉar la plejparto de la membroj el nepagipovaj landoj estis “kanutigitaj”, kaj ĉi-foje ili mem pagos la 2 eŭrojn.
Nur necesas plivastigi la informon kaj elpensi kiel la eta kotizo atingos la Centran Oficejon.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.