Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj

Miguel Fernández, Prezidanto de la Belartaj Konkursoj

La Belartaj Konkursoj de UEA (BK) havas regularon, kies bazaj principoj, krom tio, ke ili laŭiĝas al la protokoloj kaj normoj ĝenerale sekvataj de ĉi-specaj konkursoj ie ajn en la mondo, estas de ni diskonigataj kadre de niaj ĉiujaraj alvokoj al partopreno. En ĉi tiuj, krome, la BK-Sekretario ĉiam aldonas jenon: “detala regularo troviĝas en la retejo de UEA”:
https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj
Konvenas do, ke antaŭ ol konkursi BK-konkursantoj tralegu tiun regularon por agi laŭe al ĝi.
La artikolo 2.3 de tiu regularo tekstas jene:
Nevalidaj por la Konkursoj estas verkoj aperintaj en presa aŭ en alia formo, inkluzive de publika legado, radia, televida, reta aŭ bita dissendoj ks. Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu tamen konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de almanako aŭ antologio de la Belartaj Konkursoj, kondiĉe ke tiu aperu kun la aprobo de UEA.
Nu, ĉi-jare, samkiel pasintjare, kadre de sia Virtuala Kongreso de Esperanto, UEA proponis al ni aranĝi Virtualan BK-Feston, ene de kiu la 19-an de septembro ni diskonigis la nomojn de la verkoj kaj aŭtoroj premiitaj en BK 2021 [https://youtu.be/NE1Ye1eh6o4]. Nur poste diverslandaj esperantistoj avertis nin pri tio, ke la cirkonstancoj ligitaj al du el la premiitaj verkoj kontraŭstaras la postulojn de la artikolo 2.3 de nia regularo. Temas pri Robinson’, de Petro Palivoda el Ukrainio, kiu ricevis la Trian Premion en la branĉo Kantoteksto, kaj pri Koren de mallumo, de Miĥail Frolov el Rusio, kiu ricevis la Unuan Premion en la branĉo Poezio.
La BK-Komisiono esploris la aferojn kaj konstatis, ke tiuj avertoj respondas al plej pura fakteco. La BK-Komisiono deziras substreki, ke tiuj esploroj neniel rilatas al iel “polica kontrolo”, kio eksteras al niaj sintenoj, sed al la respekto ŝuldata al la konkursantoj, kiuj skrupule plenumas la regulojn por partopreno en la Belartaj Konkursoj. Jen la konkludoj de la BK-Komisiono:
1-La filmeto Robinson’, interalie, jutube spekteblas, kaj la teksto premiita sub tiu titolo tiukadre legeblas kiel ĝia subteksto, ekde la 29-a de septembro 2021. Kaj tio kontraŭstaras la parton de la artikolo 2.3, kiu indikas jenon: Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon.
2-Sub la nomo Koren de malhelo, Miĥail Frolov konkursis en la aranĝo “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, kunvokita de la itala organizo “Sicilia Esperantista”, antaŭ ol li sendis al BK sian Koren de mallumo, kiu enhavas identajn versojn kiel Koren de malhelo. En la itala konkurso tiu verko ricevis Honoran Mencion, kio estis anoncita la 10-an de junio, nome post la limdato por akcepto de BK-konkursaĵoj, kiu ĉi-jare, escepte, estis la 30-a de aprilo, anstataŭ la kutima 31-a de marto. En ordo. La problemo kuŝas en tio, ke en junio 2021 estis finpresita libro kun la tekstoj de ĉiuj verkoj premiitaj en la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, kaj tio kontraŭstaras la parton de la artikolo 2.3, kiu indikas jenon: Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon.
Pro ĉio ĉi-supre elmetita, la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA vidas sin en la tre bedaŭrinda devo nuligi la Trian Premion aljuĝitan al la teksto Robinson’, de Petro Palivoda, en la branĉo Kantoteksto kaj la Unuan Premion en la branĉo Poezio, aljuĝitan al Koren de mallumo, de Miĥail Frolov.