Japana tradicia teatro “noo” – ĉu nur teda?



KIMURA Goro Christoph

https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo#/media/Dosiero:Noh3.jpg

Noo estas tradicia japana teatro, kiu estiĝis en la 14-a jarcento. Ĝi estas muzika teatro, en kiu oni uzas maskojn. Pli da informo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo.
Bedaŭrinde noo havas la reputacion, ke ĝi estas teda. Ekzemple, kiam la franca reĝisoro Julien Duvivier vizitis Japanion, li spektis “noo” kaj rimarkis:
“Noo estas neelteneble teda! Se mi estus juĝisto, mi kondamnus kulpantojn anstataŭ al kvin-jara punlaboro al kvin-jara noo-spektado.”
Ĉi tiu opinio estas ekstrema, sed laŭ mia observo ne malmultaj homoj, interalie ankaŭ japanoj, havas opinion similan al la lia. Ili diras, ke noo estas dormiga, al noo mankas movo ktp., kaj pro tio ili konkludas, ke noo estas teda. Ĉi tiu artikolo estas provo kontraŭargumenti tiujn opiniojn.
Unue mi volas atentigi pri la fakto, ke s-ro Duvivier spektis noo-n nur unu fojon. Sed estas eraro juĝi de ununura sperto pri ĉio. Fakte, ekzistas diversspecaj noo-verkoj kaj ne ĉiuj verkoj igas la spektanton dormema. Kutime oni dividas la noo-verkojn en kvin specojn: dramoj pri dioj, pri milito, pri amo, pri frenezeco kaj pri ogroj. Ekzemple la verkoj pri ogroj estas movplenaj kaj viglaj. Malfacilas dormi dum tia spektaklo! Kontraŭe, en verkoj pri amo, precipe se temas pri maljunaj virinoj (ekz. la verko “Oomukomaĉi” temas pri la 90-jaraĝa Ononokomaĉi, kiu estis fama belulino kiam juna), la ĉeffiguro (maljunulino) kompreneble nek saltas nek kuradas sur la scenejo. Ĉiuj movoj estas malrapidaj. Mi supozas, ke la noo-verko, kiun Duvivier spertis por la unua (kaj lasta...) fojo estis, malbonŝance por li, tia verko.
Sed due, tro hasta estas la konkludo, ke noo estas teda pro tio, ke ĝi estas dormiga. Vere ĝi ofte estas dormiga, mi konfesas. Sed laŭ mia opinio ĝuste tiu fakto estas granda kaj unika ravo de noo! Jes, mi ne ŝercas. En noo-verkoj ofte aperas dioj aŭ spiritoj, kiuj al niaj okuloj ne videblas, aŭ sur scenejo prezentiĝas sceno de pasinteco, kiun la ĉeffiguro rememoras en sia kapo. Ĉar en tiaj kazoj ne temas pri la “reala mondo”, kiun ordinaraj homaj okuloj povas percepti, oni eĉ povas diri, ke duondormante vidi estas la ĝusta maniero de noo-spektado. Vidante tiamaniere, la spektanto ne scias ĉu ŝi/li vere vidas diojn kaj ogrojn aŭ ĉu ŝi/li nur sonĝas. Kaj tio estas la kondiĉo por eniri en fantazian mondon. La dormiga malrapideco de movoj afable invitas vin al fantazia mondo. Do, kial ne ĉesi vanan rezistadon kontraŭ dormemo kaj simple sonĝeti iomete. Tiam vi mem iĝas parto de la fantazia mondo kaj la dioj kaj ogroj ne plu estas teatraj, sed realaj.
Mi certas. Se vi unufoje spertis tion – la “realan” renkontiĝon kun fantaziaj aŭ imagaj figuroj – la fascino de noo ne plu lasos vin kaj por vi ne ekzistus pli granda feliĉo ol esti kondamnata al kvin-jara noo-spektado, kiel Duvivier proponis.
Aparta ĝuo estas spekti noo-n somere vespere en subĉiela teatrejo. Ĉi tiu movbildo estas parto de “Hagoromo”, unu el la plej famaj noo-verkoj, en kiu ĉiela ino (anĝelo) montras al fiŝisto ĉielan dancon: https://www.youtube.com/watch?v=66TLQ5d8Ji8.
Ĉi tie videblas tute alispecaj verkoj, pri tragika heroo en japana historio, MINAMOTO no Yoŝicune: https://www.youtube.com/watch?v=dgHkrtWP994.

Tiun ĉi artikolon mi skribis kadre de 30-jariĝfesto de mia rondo, Esperanto-Klubo de Maĉida en Tokio, Japanio, kiu naskiĝis la 10-an de junio 1990.