La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso


La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (2-5 aŭgusto 2022) komenciĝos en Toronto, la plej granda kanada urbo! Kongresanoj i.a. vizitos la faman Turon CN, la plej altan en la lando (553 metrojn!) kaj krozpromenos inter insuloj de la lago Ontario. Garantiu vian partoprenon, mendu ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo
Ĉiuj detaloj en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj