Kial ‘Tekvondo’? Kaj ne ‘Tekŭondo’?

Bak Giwan, koreo, profesoro de la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio

Mi ofte uzas la saĝtelefonan apon PreVo (Fakte PreVo uzas la datumojn de ‘Reta Vortaro’), kaj mi ege dankas la inventintojn de PreVo kaj Reta Vortaro. Mi kredas, ke tre multaj esperantistoj en la mondo ricevas helpon de ili. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi vizitis Ŝtutgarton, Germanio, mi trovis, ke ankaŭ tie multaj esperantistoj uzas PreVo-n. Kredeble ankaŭ en Koreio troviĝus multaj ĝiaj uzantoj.

En ĝi (do, ankaŭ en Reta Vortaro) videblas unu vorto, kiu ne troviĝas en PIV, nome ‘Tekvondo’, kiu estas la esperantigo de korea luktarto ‘태권도’([tɛk’wəndo] latinigite ‘Taekwondo’). Mi tre ĝojas kaj dankas, ke ĝi aperigas kiel kapvorton la korean vorton Tekvondo. Mi esperas, ke poste pli multaj koreaj propraj vortoj esperantiĝos kaj disvastiĝos en monda Esperantujo.
Sed jen unu stranga kaj pripensinda afero! Temas pri la esperantigo de la angla litero ‘w’ (aŭ ĝia prononco [w]).

Mi scias, ke korea luktarto ‘태권도’ estas latinigata (aŭ angligata) kiel ‘Taekwondo’. Kredeble la inventinto(j) de Reta Vortaro (aŭ tiu, kiu proponis la vorton) pensis, ke la angla litero ‘w’ ĉiam (aŭ plej ofte) devas esti esperantigita per ‘v’. Mi bone scias, ke tia penso ne estas la spontanea penso de unu, du personoj, sed ĝi estas en Esperantujo jam de longe ekzistanta kutimo. Kaj tial en PIV troviĝas la propraj vortoj tiamaniere esperantigitaj ‘Tajvano, Gvatemalo, Urugvajo, Vaŝingtono, ktp’, kaj ankaŭ la ordinaraj vortoj ‘vakso, vakcino, varma, ktp’.
Laŭ mia scio la kutimo havas fortan rilaton kun la germana litero ‘w’ kaj ĝia prononco [v] (kaj eble ankaŭ de kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj). Tia kutimo eble povas esti komprenata kaj utiligebla en Eŭropo, sed ne en la tuta mondo.

Kaj unu plia problemo estas la uzado de la duonvokalo ‘ŭ’ de Esperanto. Ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata en la formoj ‘aŭ, eŭ’, sed ne en aliaj formoj. Alivorte oni ne uzas la formojn ‘ŭa, ŭe, ŭi, ŭo, ŭu’ en ordinaraj Esperantaj tekstoj.

Kaj ĝuste pro tio ĉe la esperantigo de korea luktarto ‘태권도’(Taekwondo) oni esperantigis ĝin kiel ‘Tekvondo’, sed ne kiel ‘Tekŭondo’. Se tia pensmaniero daŭros plu en la estonteco, tio ege malhelpos la esperantigon de koreaj propraj vortoj (kaj verŝajne ankaŭ de ĉinaj propraj vortoj). Antaŭ longe mi trovis en iu gazeto la esperantigon de la nomo de korea urbo ‘광주’(Gwangju) en la formo ‘Gvangĵu’. Tiam mi ege bedaŭris, ke oni ne esperantigis ĝin al ‘Gŭangĵu’, ĉar multaj koreoj ne komprenas, kio vere estas ‘Gvangĵu’!

Ĉe la esperantigo de koreaj propraj vortoj tre ofte troviĝas la sono [w]. La plej okulfrapa vorto estas la korea monunuo Won(‘원’ [wən]). Mi pensas, ke ĝi tre bonŝance estas ĉiam esperantigata per ‘Ŭon’ aŭ ‘ŭono’ dank’al la klopodoj de koreaj samideanoj. Kaj ankaŭ la esperantigo ‘ŭonbulismo / Ŭonbulismo’ (korea religio) estas nun preskaŭ fiksita, tre dezirinde. Vere en koreaj propraj nomoj, precipe en la personaj nomoj la sono [w] estas tre ofte uzata. Se oni esperantigas ĝin per la litero ‘v’, naskiĝus tre ridindaj, fiaj koreaj nomoj. Precipe la familiaj nomoj ‘황’(Hwang), ‘권’(Gwon) kaj ‘원’(Won) esperantiĝus kiel ‘Hvang’, ‘Gvon’ (aŭ ‘Kvon') kaj 'Von’… ve! Kaj ankaŭ mia nomo havas la sonon ‘완’(Wan), kaj ĝi fariĝus ‘Van’… ve!

Ankaŭ en Esperantujo troviĝas zorgoj kaj penoj rilate al ĝi. En PIV troviĝas la vorto ‘ŭato’ kaj ‘vato’ ambaŭ. Kaj pli fundamenta problemo estas ĝuste la nomo de la litero ‘ŭ’, nome ‘ŭo’. Se oni persistas la uzadon de ‘ŭ’ nur en la formoj de ‘aŭ, eŭ’, kiel oni povas do prononci la nomon de la litero mem, kaj kiel oni do povas harmoniigi ĝin kun la aliaj. Kaj ankoraŭ unu pli. Eĉ en PIV troviĝas la onomatopeo ‘ŭa’, kaj ankaŭ en Reta Vortaro, ‘ŭaŭ, ŭoŭ’. Se estas tiel, ni ne bezonas persisti la uzadon de ‘ŭ’ nur en la formoj ‘aŭ’ kaj ‘eŭ’.

Mi proponas, ke ni libere uzu ĝin ankaŭ en aliaj formoj, kaj ebligu pli bonan (pli proksiman al la originala prononco) esperantigon de la koreaj (kaj ankaŭ de aliaj lingvoj) vortoj kun la pronocoj [wa, wə, we, wɛ, wi] (latinigite ‘wa, wo, we, wae, wi’). Kaj mi esperas, ke la koncernatoj de PreVo kaj Reta Vortaro esploru kaj studu la aferon kaj espereble ŝanĝu la vorton ‘Tekvondo’ al ‘Tekŭondo’!