Fernando Maia Jr. kaj Orlando Raola prezentis Mondan Festivalon de Esperanto (MondaFest’ 2020) por Esperanto-Societo de Novjorko

Ĉiumonate la Esperanto-Societo de Novjorko (ESNY) renkontiĝas. Pro la socia izoliĝo devigata de la pandemio de KOVIM-19 la kunvenoj de ESNY ekokazis rete. Por la junia kunveno la prezidanto de ESNY Raúl J. García invitis la Vicprezidanton de UEA Fernando Maia Jr. kaj la Estraranon pri Kulturo kaj Kongresoj Orlando Raola interparoli kun ESNY-anoj kaj gastoj pri la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso (VK). La junia kunveno kiel kutime okazis vendrede, la 5-an de junio, je la 7:00 ptm novjorke. ESNY afable provizis al UEA la sonregistraĵon de la kunveno por aperigo kiel podkaston en UEAviva. Ĝi estas bona maniero informiĝi pri la jarmezaj eventoj kaj rezervi datojn por tiuj unikaj okazoj, kiuj estos MondaFest’ 2020 kaj VK. Koran dankon al ESNY!

Pri MondaFest' 2020 ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020.