Aĉetu Jarkolektojn de la revuo Esperanto kun triona rabato

Speciala oferto de junio: la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, estis fondita en junio 1905. Okaze de ĝia 115-jariĝo en 2020, dum la tuta monato junio aĉetu Jarkolektojn de la revuo Esperanto kun triona rabato sendepende de kvanto!

Estas 30 jarkolektoj en a Libroservo ekde 1979: https://katalogo.uea.org/?retrovo=Jarkolekto+Esperanto&trovu

Por kolektantoj, historiamantoj kaj esploristoj estas nemaltrafebla okazo. Kaj ankaŭ por ĉiuj, kiuj ŝatus kleriĝi pri la Esperanto-historio tra jaroj. Por ricevi la revuon Esperanto , aliĝu al UEA: uea.org/alighoj/alighilo. La historio de nia lingvo bezonas vin - nun. Koran dankon pro diskonigo de tiu novaĵo en viajn rondojn.