Antaŭ ol venkus la barbaroj
• Fernando Pita
Pluhař, Zdenĕk (red.). 2009. Esperanto –
instrumento de fakuloj. Dobřichovice: KAVA-PECH. 133 p.
Prezo ĉe UEA: 13,80 €.
Homo, kiu kutime tralegas la (ne nepre paperajn) ĵurnalojn, facile konkludas ke kaŝita sub ĉiutagaĵoj kaj kverel(aĉ)oj inter ĉiukoloraj politikistoj, estas vera konflikto inter civilizo kaj barbareco. Jen, pinĉebla el inter ĉiuspecaj paroladoj, diversaj rektaj aŭ nerektaj atakoj kaj al la intelektularo, kaj al la Sciencoj (ĉu homaj, ĉu aliaj) mem. Nia historia momento vidas kreskon de obskurantismaj sintenoj, kiuj minacas retroirigi nian mondon al stato simila al tiu travivita antaŭ la alveno de la Klerismo.
Diversaj estas la kaŭzoj por tiu situacio, sed unu el ili ja estas, ke intelektuloj, esploristoj, universitatanoj kaj sciencistoj ne sufiĉe valorigis, aŭ tute flankelasis, la neceson komuniki al la socioj, al kiuj ili apartenas, la rezultojn de siaj esploradoj, malkovrojn ktp. Ĉar ili (oni) trovalorigis la komunikadon inter siaj kunuloj, ne estas strange, ke hodiaŭ amaso da nekleruloj – kelkfoje manipulataj de ekstremismaj politikistoj – pledas kontraŭ la ekzisto mem de institucioj kiaj estas universitatoj, esplorcentroj; akademioj; resume ĉio, kio odoras je sciado, fariĝis ebla celo por tiu avangardo de l’ retroiro, kiu batalas por pruvi, interalie, ke la Tero platas kaj ke ĝi staras centre de la universo, ke vakcinoj kaŭzas aŭtismon, kaj ke naziismo estis maldekstrisma politika sistemo. Resume: ĉie ajn eksaltas barbaraj hordoj celantaj, kiel en Aleksandrio kaj la nazia Germanio, fajrigi niajn bibliotekojn.
Nun vi eble vindemandas: kion komunan havas Esperanto kun tio? Karega, Esperanto, eĉ se senkonscie, staras meze de tiu konflikto. La nia estas komunumo de individuoj almenaŭ dulingvaj, de homoj sufiĉe kleraj – ne nepre universitatnivelaj, kiuj ĝenerale priokupiĝas pri diversaj el tiuj atakataj demandoj, kaj same pri lingvaj demandoj, pri la situacio de la mondo ktp. Kaj, kiel nia movada historio jam bone elmontris, Esperanto estis ĉiam persekutata de tiuj, kiuj ade batalas por la venko de mallumo. Tiamaniere, batalo por tenado de Scienco ne estas, iel ajn, malproksima de nia propra batalkampo, fine ĉar ni batalas por pli granda kompreno kaj antaŭeniĝo de la homaro.
Tamen en Esperantujo mem, la porscienca batalo jam suferis kelkajn malvenkojn: oni ne povus alimaniere vidi la malaperon de scienc-teknikaj periodaĵoj kiel: Scienco kaj kulturo, Teleskopo, de la papera versio de Scienca Revuo ktp. Tiuj perdoj, gravaj por ni, elmontras la gravecon de niaj porsciencaj retpaĝoj kaj jutubaj kanaloj, kaj same de eventoj kiel la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kies kajeroj kaj artikolserioj iel suprenlevas, inter ni, la sciencan torĉon.
Kiel ekzemplo, sufiĉas analizo de Esperanto – instrumento de fakuloj, eldonaĵo de KAVA-PECH, kiu publikigas la artikolojn prezentitaj en la konferenco okazinta en Dobřichovice (Ĉeĥio) dum novembro 2008. Parto de tre interesa serio de fakaj kaj scienc-teknikaj studoj, kiuj rilatas ĉu al Esperanto, ĉu al ĝia apliko en Sciencoj. La libro alportas tre laŭteme varian diversecon de artikoloj, kiuj ne nur prezentas al la ĝenerala, nefakula esperantistaro siajn temojn, sed kiuj ankaŭ estas interesaj por fakuloj mem, ĉar temas pri aferoj kiuj, malgraŭ la jaroj pasintaj disde la evento, ankoraŭ ne malaktualiĝis: tiel ni trovos artikolojn pri La rolo de amatoroj ĉe la progresigo de scienco (Detlev Blanke), La rolo de la internacia patenta juro (Boĵidar Leonov), Meĥanikaj ecoj de metalaj materialoj (Johannes Mueller) kaj diversajn aliajn, kiuj kontraŭe al informadiko kaj komunikaj teknologioj, ne radikale ŝanĝiĝas ĉiujare. Kompreneble, tiaj artikoloj faras ankoraŭ grandan kontribuon al kreado de faka terminaro Esperanta, tiel oni samtempe respondas al kritiko – venanta de jardekoj – pri manko de tia aro da terminologioj en nia lingvo.
Sed oni ne pensu ke nur pri la natursciencoj mem temas la verko: estas en ĝi ankaŭ prilingva parto, kie la legonto trovos ja interesajn tekstojn: Pri konstruado de elektronika biblioteko-arkivo (Miroslav Malovec); Esperanto, scienco kaj tekniko – kelkaj konsideroj al estonteco (Josef Vojáček) kaj pri Propedeŭtika valoro de Esperanto (Petr Chrdle). Tio estas, ankaŭ interesatoj pri lingvistikaj demandoj trovos en ĝi legindajn tekstojn.
Konklude, jen esplorinda verko, kiu digne reprezentas projekton, kiun nia komunumo vere devas apogi, antaŭ ol venkus la barbaroj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.