Esperanto dum POL’and’ROCK
• Halina Komar, Kazimierz Krzyżak
Transformado de Laborteamo por Multkultura Vilaĝo Esperanto dum POL’and’ROCK – atendado de novaj aktivuloj, freŝaj ideoj, novaj monfontoj…
Organizita jam la 25-an fojon la grandega Festivalo Woodstock/Pol’and’Rock jam estas post ni! Neimagebla amaso da publiko (ĉirkaŭ 800 000 ĉeestantoj kaj dum la grandaj koncertoj – ĝis unu miliono!), kvankam pro malbona pluva vetero dum 2 antaŭaj tagoj, la vivo de la tuta Festivalego iomete malfruiĝis. La plej granda ondo de ĉeestantoj venis tien jam dum suneto la 1-an de aŭgusto 2019.
Kiel ĉiam, pri la fizikaj/teknikaj kondiĉoj ĉe la estiĝo de Multkultura Vilaĝo Esperanto, zorgis la amikoj el Vroclavo: Michał Sidorowicz kaj Patryk Zadka. La rolo de la Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz (CEM), Wrocław, estis batali (forte!) por kolekti la necesan monon tiu-cele kaj organizi la ĝustan Laborteamon, prepari la necesan stokon de informiloj, flugfolioj kaj la lastaj broŝuroj… Atentigo: la lastan fojon ni povis eluzi la restantajn post nia 3-jara informado/varbado informajn materialojn, kun la broŝuro plej interesa por la publiko Odkryj Esperanto-Fascynujący język pollingve.
Tial por la venonta jaro, krom la kostoj de instalado kaj poste laborplena restado tie – oni devas antaŭvidi ankaŭ eldonkostojn de informaj materialoj, entute elĉerpitaj…
Ni memoru, ke la plej granda grupo de gejunuloj (ĉ. 500 000) venas el Pollando, ili ne konas Esperanton, do ni devas jam vintre prilabori kaj presi multajn informilojn en la pola lingvo. Certe ni devas prepari kaj disdoni al miloj da partoprenantoj la flugfolietojn pri aplikeblo meti en poŝtelefonon la kurtan kurson gvidatan de Stano Marček dum la Festivalo.
En 2019 la Multkultura Vilaĝo Esperanto situis rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la sidejo de la Festivalaj Organizantoj – ASP (Akademio de Belegaj Artoj). Por rezervi tian prestiĝan lokon, la kolegoj el Vroclavo venis tien jam 2 tagojn pli frue. Bedaŭrinde pluvis, la festivaleja spaco malrapide pleniĝis, kaj fakte la plej granda ondo de ĉeestantoj atingis la lokon jam kun grupo el CEM Nowy Sącz, la 31-an de julio. Kaj ni estis plene mirigitaj pro la tieaj faktoj:
• la Vilaĝo troviĝis en la plej bona loko sur la tereno de ASP,
• ĝi estis jam preparita por inviti la festivalan junularon, bone meblita kun aparataro,
• atendis nin bone ekipita kuirejo kun glaciŝranko, toastrako, fritilo/rostilo, servilo de akvo...
• specialan, apartan tendon vroclavanoj preparis por ni kiel dormejon.
Mankis tie nur akustika aparataro por prelegantoj kaj granda banderolo kun ŝildo de nia Vilaĝo, sed tion ni kunportis el Nowy Sącz!
Do, ĉi-jare ni sentis nin en nia tendumejo preskaŭ hejmece, povante gastigi en la Vilaĝo multe pli da interesatoj pri nia edukado kaj informaj servoj – gasteme, kore, sincere…
Kiom bonaj, valoraj estis/estas la junuloj el Vroclavo, se ili mem ĉion tiel bone aranĝis, transportis, preparis por niaj komunaj uzo kaj ĝuo… Kaj plej multe oni organizis tion preskaŭ senmone, luante la necesaĵojn per konatoj/familianoj/kolegoj ks.
En la Vilaĝo atendis nin Stano Marček kun Suzana Kornicka, kiu havis planitan koncerton en la urbo Kostrzyn ĉe Oder.
Karaj Geamikoj, kiel estas skribite en la titolo de la artikolo, la movadaj decidantoj pri la sorto kaj prospero de Esperanto devas teni kaj flegi la projekton pri Granda Ideumado.
Tio eblas tiom grandskale nur dum la POL’and’ROCK-Festivalo. Nenie eblas agi en tiom amasa junulara publiko, entuziasma kaj engaĝiĝema, kun karitataj emoj/konoj/scioj… Bonvolu ne perdi la ŝancon; ĉiuj scias, ke ni batalis pri la loko tie pli ol 8 jarojn, kaj atingis tion danke al Kazimiro Krzyżak, hodiaŭ jam 90-jara.
La Estraro de UEA devus donaci iom da atento al la afero, kie pro la troa aĝo kaj malsano devis jam rezigni pri taskoj Kazimiro kaj Halina Komar. Oni devas pensi, kiu prenos iliajn taskojn? Ni eventuale povas serĉi la facilajn projektojn pri malgrandaj mondonacoj, kiuj povus helpi la vivtenon de la Vilaĝo. Sed ni jam ne havas la forton por labori tie surloke. La permeso de la Festivalaj Organizantoj estis direktita al nia Organizaĵo, CEM. Tial, dum niaj kapoj ankoraŭ laboros, ni povos gvidi la oficistaran parton de la evento, sed pli bone estus, ke estu preparata jam alia solvo.
Ni havas la taskon montri al vi la nunan situacion de la Laborteamo ĉe POL’and’ROCK:
La grupon ni kreis el esperantistoj en Nowy Sącz, Varsovio kaj Vroclavo: la ‘ŝlosilojn” ni disponigas por Ata (Małgorzata Kaczanowska), kiu fariĝos anstataŭ Halina Komar la „vilaĝa dommastrino”. Aliaj homoj por gvidi la programon: Esperanto-kursoj – Stano Marček, diverstemaj prelegoj Kamil Dudkowski, servado kaj informado ĉe standoj Lidia Komar, Patrycja Barwińska, Eliza Gładyś, Suzana Kornicka, Ata (ankaŭ Five o’clock). Krom esperantistoj estas kun ni ĉ. 4 amatoraj artistoj, ni traktas ilin kiel AdE (Amikojn de Esperanto) kun la espero, ke ĝis la somero ili ankaŭ iom lernos Esperanton. Ili faras ĉion necesan en la Vilaĝo, aranĝas artajn renkontojn kun konataj ensembloj…
El Varsovio ni havas la tre entuziasmajn kaj laboremajn Kamil Getka kaj Maria Sułkowska. Ili ankaŭ faras ĉion – deĵoras, fotas, informas, aĉetadas, ordigas… Pri knaboj el Vroclavo ni jam skribis pli frue – sen ili ankaŭ la Vilaĝo ne povus ekzisti…
Tiamaniere ni montris teamon de tre valoraj homoj, kiuj pretas plu labori por la Multkultura Vilaĝo Esperanto.
La nuna, nova Prezidanto de UEA Duncan Charters partoprenis la Festivalon la unuan jaron en festivala tendo en 2016 kun sia edzino Cecile. Ni estis tie la unuan fojon, do ne havis spertojn pri aranĝado de festivalaj eventoj.
Nune la Teamo estas jam forta, sed mankas vera gvidanto de la Projekto. Ni kredas, ke „movadanaj decidantoj” trovos la ĝustan homon, al kiu ni povos transdoni nian ĝisnunan „mentoran protekton” por la Projekto…
Ni, komencintoj de la Granda Ideumado pri/por Esperanto en unu el la plej grandaj Festivaloj en Eŭropo, informas, ke venis jam la tempo por transdoni la stafetkuradon al pli junaj agantoj – prenu la bastoneton kaj kuru antaŭen, kuru ĝis la fina venko…
Ni helpos laŭ niaj ebloj kaj fortoj, de surloke. Prosperon!
Ekde 2017 Universala Esperanto-Asocio subtenas, alvokas la mondonacojn kaj helpas financi la projekton de Multkultura Vilaĝo Esperanto. Mondonacojn bonvolu sendi al la Fondaĵo Konsciigo de UEA, kun komento «Polandrock» https://uea.org/alighoj/donacoj
Vidu aldonajn fotojn kaj raportojn ĉe: http://www.gazetaro.org/polandrock
Fotoj de Andrzej Sochacki
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.