Nova vento venis en Koreion!

• Inhye Gim (Ella)
Kun la temo “Kion ni faru okaze de la 100-jara jubileo de Korea Esperanto-Asocio” la 51-a Korea Kongreso de Esperanto okazis de la 5-a ĝis la 6-a de oktobro en Jinju, kiu situas en la plej suda parto de Koreio, apud Busan, en kiu pli ol 130 verdaj samideanoj partoprenis inkluzive 12 el Japanio, 4 el Ĉinio, 1 el Belgio, 1 el Brazilo, 1 el Hispanio, 1 el Mongolio.
Nur 2-jaraĝa la filio Gyeongnam prenis sur siajn ŝultrojn okazigi la Korean Kongreson de Esperanto en sia urbo.
Tion ni aplaŭdas kaj tio donas al ni kuraĝon kaj freŝan venton, nur tial ke nove naskiĝinta filio havas sufiĉan energion kaj donas ĝin al ni, KEA, kaj ili daŭre naskas novajn komencantojn. Plie en la ĉi-foja kongreso ni nepre devis elekti novan prezidanton de KEA, kaj ni elektas lin, kies nomo estas So Jinsu, kiu nun brile agadas en la Estraro de UEA. Ni esperas, ke la nova prezidanto bone gvidos nian novan 100-an jaron.
De unu semajno antaŭ Korea Kongreso al kelkaj urboj svarme venis alilandanoj kaj bruis pro nia ĝojinda renkontiĝo. Kiam esperantistoj venas al ni, tiam el ilia buŝo nur unu vorto “saluton!” elfluas, apenaŭ ni aŭdas tian vorton, ni jam amikiĝas kune harmonie kaj sentas nin kiel fratojn kaj fratinojn el diversaj landoj.
Por la antaŭkongresa ekskurso ni iris al unu granda kastelo Jinju, pri kiu en malnova tempo Koreio kaj Japanio militis kaj unu rakonto estis pri iu virino, kiu havis la taskon ĉiunokte ĝojigi multajn virojn kaj kies nomo estis Nongae. Unu nokton ŝi intence allogis unu japanan generalon kaj ŝi brakumante lin kun dek ringoj surfingre faligis sin kune kun li en la profundan riveron Namgang por sia patrujo!
Kaj poste ni alvenis al elementa lernejo, kies nomo estas Baeyoung. Ĝi estis nia Kongresejo. De kiam ni envenis en la elementan lernejon, mi sentis revenon al nia juneco kiel lernantoj. Ni plejparte jam aliĝis kaj tial nur la aliĝnumeron komuniki estis nia okupo. Brakumante, salutante unu post la alia, ni vidis, ke ĉi tiu kongreso konsistas el diversaj buntaj konversacioj kun alilandanoj, ekzemple Tabuchi el Japanio, Ben el Belgio, Atena kaj Nema el Koreio.
De tie mi iris al kurso por komencantoj por renkontiĝi vizaĝe-al-vizaĝe. En la komenco de la kurso la gvidanto Nema, nomante po unu homon, salutas unu al alia kun gaja humoro. Dank’ al tio, ke kelkaj japanaj komencantoj partoprenis, ni ĉiuj prenis kurson tute en Esperanto pri koncepto, formo, rolo, beligo, en kiu iuj komprenis per bildoj kaj aliaj komprenis per lia facila Esperanto. Precipe li fojfoje komparis kun aliaj lingvoj ekzemple, la franca, germana, japana kaj korea. Tio rimarkigis nin, kiom facila Esperanto estas!
En la malferma soleno nia himno kortuŝis nin. Kaj ni bone vidis, kiom da filioj estas en Koreio kaj la iliaj saluto kaj agado pri Esperanto estas nur en Esperanto. Ni daŭre aplaŭdis al ilia agado kaj al la premiitoj de Hajpin kaj Lee Chongyeong ktp. Precipe la premio Lee Chongyeong estas signifoplena nur pro tio, ke donas ĝin gvidanto, kiu plej multe instruas Esperanton al komencantoj kaj gvidas ilin aliĝi al KEA.
Poste okazis bongusta vespermanĝo, kaj post la vespermanĝo ni ĝuis Gajan vesperon kaj Lanternan festivalon. Ekster la Korea Kongreso de Esperanto, grandega kvanto da homoj venas al Jinju por vidi diversajn lanternojn de la lando. Vidante lanternojn, trinkante kafon kaj bieron, ni interbabilis pri Esperanto por Esperanto. Tiel nia nokto profundiĝis.
En seminario kun la temo “Labortaskoj por la centjara jubileo de KEA” ni aktive parolis pri niaj vidpunktoj por nia temo en Esperanto. Memorindas, ke Unika kiel ILEI- kaj TEJO-estrarano proponas al ni, ke la vigleco en Koreio disvastiĝu al ekster Koreio! Post kiam finiĝis la seminario kun tiu temo, mi ekpripensis kion mi povus fari por nia venonta jaro okaze de la 100-jara jubileo de Korea Esperanto-Asocio kiel unu el la membroj de KEA.
Unue, eksciinte la fakton, ke KEA, Korea Esperanto-Asocio fondiĝis la 31-an de julio 1920, mi tre miras kaj fieras pri tio! Mia amata lingvo Esperanto! Tiom frue envenis nian landon!
Due, mi volus havi la promeson aliĝi al duobliĝo per subskribo, kiel nia Zamenhof jam faris en 1891. Tio estas ke ĝis la venonta Korea Kongreso de Esperanto ni koreoj faros duobligon tiamaniere, kaj ni serĉu novajn amikojn kaj kreskigu ilin ĝis ili sendepende staru sur la tero precize ĝis ili atingos la bazan nivelon en KEA aŭ B1-nivelon de KER. Kompreneble, ke ni gvidantoj de KEA helpu ilin per ĉiuj rimedoj de ILEI-Koreio.
Trie, mi volus sciigi nian novaĵon al alilandanoj per diversaj komunikoj.
Kiam venis la ferma ceremonio de KEA, de la prezidanto mi ricevis KER-atestilojn. Post la ceremonio ni, nome de ILEI-Koreio, havis la okazon premii ĉi-jare la KER- sukcesintojn laŭnivele. Kun granda plezuro ni transdonis la KER-atestilojn. Dum la ceremonio kelkaj homoj jam promesis aliĝi venontjare al KER-ekzameno.
Ni sekve vidas, ke dum la UK en 2017 kaj lastajare en la Namgang-lernejo, ni, koreoj, kolektis forton unuanime kaj la serio de kelkaj projektoj prepariĝas por nia 100-jara jubileo. Ekzemple, eldoni poŝtkarton en Esperanta versio, inviti esperantistojn el Norda Koreio, fari memlernilon, kiel Duolingo en azia lingvo ktp. Mi esperas, ke en 2020 pli multe da koreoj konos Esperanton kaj disvastigos ĝin de angulo al angulo en Koreio.
Mi revas pri la venonta
nova 100-a jaro!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.