La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la januara numero:
3 | Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA Duncan Charters
6 | UN 75-jara: "Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" – Temo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, Montrealo, 1–8 aŭgusto 2020
8 | Unesko: Nefesta 40-a Ĝenerala Konferenco
9 | ILEI: ILEI-Kongreso en Kebekurbo, stimula kunveno kaj preludo al la UK
10 | Afriko brilas: Agadoj de la tria speco
11 | Recenzo: Nuntempo en klasikstila vesto
12 | Ĉinaj mediatoj raportas la okazon de la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto
14 | Universala Kongreso: Pli ol la UK!
15 | Universala Kongreso: Dum la vintro revu pri ekskursoj
17 | Recenzo: El teksto densa, plus sala legado intensa, rezultas kreskado mensa
18 | Eventoj: La 51-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
19 | Rete: UEA revivigas la Youtube-kanalon UEAviva
20 | Reta Revuo kalejdoskope
22 | UEA: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Homrajta Tago,10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro, 2019
22 | Forpasoj
23 | AMO: AMO en la kvinan kontinenton