Movada temo: UN 75-jariĝas: Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn

Renato Corsetti

Malgraŭ la disvastiĝo de po­ten­cegaj komunikaj iloj aŭ eble ankaŭ pro ili, la mondo restas ĉiam la sama, ĉar homoj restas samaj kun siaj vir­toj kaj malvirtoj. Certe ekzistas la es­perantistoj, kaj ilia toleremo kaj kom­prenemo por aliaj homoj kaj popoloj kaj ilia serĉo pri justeco, egaleco kaj paco. Sed samtempe ekzistas multaj aliaj homoj, kiuj predikas malamon kontraŭ la plej malfortaj, maltoleremon al aliaj kulturoj, perforton por solvi konfliktojn. Unuvorte, la nuna mondo estas kiel la mondo en la tempo de Za­menhof aŭ eĉ en la tempo de la antik­va Babilono. La mondo ŝanĝiĝas nur pri detaloj, ne pri la kerno.

Eĉ male, dum la lastaj jardekoj pro­gresas en multaj lokoj de la mondo maltoleremo kaj perfortemo ĉiam pli kaj pli. En ĉi tiu situacio Esperanto restas, por uzi la versojn de Kalocsay:

Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.

Fortoj, kiuj esprimis de tempo al tempo sian subtenon al Esperanto, es­tas la mondaj organizaĵoj, kiel Unu­iĝintaj Nacioj kaj Unesko, ĉar prin­ci­pe ili havas la samajn celojn kiel ni: plibonigi la mondon. Pro tio ni be­zo­nas ilin por disvastigi Esperanton en la mondon. Diris Zamenhof: “La re­gistaroj venas kun sia sankcio kaj hel­po ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta”.
Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko po­vus esti niaj aliancanoj, eĉ se en la nu­na mondo ankaŭ ili ne fartas tre bone.
Se UN vokas, UEA respondas.

Ne hazarde la kongresa temo en la venonta UK en Montrealo estas: “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo.”

La vortumo de la temo sekvas la ŝablonon de UEA pri neŭtraleco kaj pozitiveco ĝis la morto, ĉar, kiel mi diris antaŭe, la mondo estas ĉiam la sama kaj eventuale malpliboniĝas, eĉ se ni kaj UN volas dialogon kaj inter­kompreniĝon.

Nu, kongresaj temoj estis ofte ĝis nun nur ĝenoj por la kongresanoj, tuj forgesataj antaŭ ol eniri la vagonaron aŭ aviadilon por reveni hejmen. Ĉu vi ne kredas min? Bonvolu citi la lastajn 5 kongresajn temojn de la UK-oj, kiujn vi ĉeestis!

Ĉi-jare la afero volas esti pli se­ri­oza kaj jam oni faras grandajn provojn aranĝi plenajn kunsidojn pri la temo, dissendojn al neĉeestantoj, kaj eblon de neĉeestantoj aŭdigi sian voĉon. Ko­loraj flagoj flirtos kaj oratoroj oratoros, ktp.

Tio estas io bona. Finfine oni pa­rolos pri io serioza kaj serioze ligita al Esperanto; sed tio, laŭ mi ne sufiĉas.

Mi pensas, ke ĝi devas iĝi “mo­vada temo”, temo de la tuta movado, ankaŭ por tiuj multaj, kiuj pro multaj kialoj ne povos vojaĝi al Montrealo. Ne temas pri festado de la 75-jariĝo de UN, temas pri decido pri tio, kion ni povas fari por helpi UN-on atingi 100 jarojn, por ke ĝi helpu nin plibonigi la mondon per Esperanto.

Ni devas debati pri tri grandaj agadkampoj de UN kaj Unesko:

Homaj rajtoj. Ĉu ni volas aŭ ne, ni estas la solaj batalantoj en la mon­do por la lingvaj homaj rajtoj, kon­traŭ diskriminacioj bazitaj sur la ling­vo, kiel UN estas la batalanto pri ho­maj rajtoj ĝenerale. Bonvolu legi ree la deklaron pri homaj rajtoj, kiun vi tro­vas en Esperanto en https://tinyurl.com/yxd7uv5v, debatu pri ĝi en via loka klubo kaj en via landa informilo. Se vi atingas konkludojn, kiujn vi volas konigi al la debatantoj en Montrealo, por ke ili konsideru vian opinion dum la pretigado de la rezolucio, simple skribu al mi, renato@esperanto.org, kaj mi komunikos tion al ili.

Paco. Memoru niajn glorajn tra­diciojn pri paco, de la kontaktoj kun Bertha Von Suttner ĝis la esperantistoj mortigitaj de faŝismaj, militemaj re­ĝimoj tra la mondo. Se vi ne ŝanĝis vian opinion pri tio, vi eble volos sub­teni la agadon de UN por eviti ar­mil-­komercadon kaj entute militojn. Dis­kutu ankaŭ pri tio en via loka klubo aŭ en via landa informilo. Informiĝu pri la sistemo de UN-asocioj, https://tinyurl.com/y4cpdjln, kaj de Unesko-klu­boj, https://tinyurl.com/y5a9v42o, kaj kunlaboru kun ili loke aŭ lande. Ra­por­tu al UEA pri via kunlaboro.

Evoluo. Mia daŭra mantro/slo­gano estas, ke ni volas pli bonan mon­don, pli justan mondon en la kampo lingva-kultura. UN kaj Unesko volas pli bonan mondon ĝenerale.
Kion ni povas fari tiurilate? Al­done al tio menciita en la punkto ĉi-­supre bonvolu legi ĉi tion:
https://tinyurl.com/y4755pbs.

Diskutu pri tiuj celoj en viaj lokaj grupoj kaj en viaj landaj informiloj. Se vi atingas konkludojn, kiujn vi volas konigi al la debatantoj en Montrealo, agu same kiel ĉi-supre: skribu al mi, renato@esperanto.org, kaj mi komunikos tion al ili.
Unuvorte, informiĝu pri UN kaj Unesko kaj disvastigu Esperanton kiel elementon de la programo de UN kaj Unesko por plibonigi la mondon.
Fine, se vi volas esti aparte afa­blaj, reaperigu ĉi tiun artikolon en via loka bulteno, fejsbuka paĝo, landa informilo ktp.