Aperis nova numero de Unesko-Kuriero en Esperanto!


La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko, UEA kaj Unesko-Kuriero
(http://kuriero.esperas.info). La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104-a UK. La sona versio estas elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero. Dum la 104-a UK en Lahtio, Finnlando, UEA donacos ekzemplerojn de la numero al reprezentantoj de ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj por ke ili vaste vidigu ĝin al la publiko.