Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock

Helpu nin kolekti € 4 000 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2017, dum la junulara festivalo Woodstock.

Ĉiu donaco al tiu ĉi evento estas duobligata de UEA, ĝis la sumo de € 2 000, tiel ke organizantoj ricevas entute la sumon de € 4 000.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Woodstock".

Woodstock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj inter la 3-a kaj 5-a de aŭgusto 2017.

Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe www.gazetaro.org/woodstock