Marjorie Boulton 1924-2017: La gramatik’ de grandanimo

Humphrey Tonkin
Per la forpaso de Marjorie Boul­ton, la Esperanto-literaturo perdis unu el siaj plej elstaraj figuroj kaj la Espe­ranto-movado unu el siaj plej sindonaj aktivuloj. Ŝi naskiĝis en 1924 en Ted­dington, urbo apud Londono, en senpretenda familio kaj dum in­ter­nacie malfacila ekonomia pe­ri­odo; ŝi kreskis ĉefe en norda Anglio, kien la familio baldaŭ migris. Studema kaj impresi­ĝema knabino, sola infano, kiu vas-te legis kaj komencis verki ek­de frua aĝo, ŝi venis sub la pozitivan influon de lerta litera­­tura instruisto, kiu helpis ŝin kan­didatiĝi al la Kolegio Somer­ville, tiutempe unu el tri viri­naj kolegioj en la Oksforda Universitato. La Kolegio donis malavaran stipendion. En Oksfo­rdo, bastiono de klasa privi­legio, kiu tiutempe nur paŝete ekmalfermis sin al tiuj, al kiuj mankis tiaj avantaĝoj, la modes­ta knabino ne nur elstaris kiel studento sed ankaŭ verkadis ta­len­tan anglalingvan poezion, kiu estis kolektita nur du ja­rojn post ŝia diplomiĝo en pro­pra libro, Preliminaries (an­taŭ­preparoj).
En tiu sama jaro, 1949, Mar­jorie Boulton eltrovis Esperan­ton. Tiustadie ŝi jam instruis la anglan literaturon en instruisti­na kolegio (ŝi poste fariĝos estro de tia kolegio, Charlotte Mason College, en Ambleside en norda Anglio, ligita al la Universitato de Lankastro) kaj ekverkis la unuan el pluraj popularaj enkondukoj al angla literaturo, The Anatomy of Poetry, aperonta en 1953. Sekvis sep pliaj enkondukoj, interalie pri prozo (1954), lingvo (1959), teatro (1960) kaj romanoj (1975) – notindaj pro sia praktika kaj senpretenda aliro al la koncernaj temoj.
Ŝia eltrovo de Esperanto, kiun ŝi le­rnis kaj mastris rapide, liberigis ŝian poezian sentemon, longe limigitan de la pezo de la anglalingva literatura tra­dicio kaj la malfacileco trabati vojon por trovi personan voĉon en tia kako­fonio de konkuraj voĉoj. Juna lingvo kiel Esperanto, kie tradicioj, ĝenroj, es­primstiloj ankoraŭ formiĝas, proponis emocian kaj intelektan liberon. Al Bou­lton, same kiel al pluraj aliaj verkistoj, Esperanto malfermis novan literaturan pejzaĝon – allogan realaĵon de novaj perspektivoj.
Ŝi enamiĝis al Esperanto. Tri jarojn post eklerno, ŝi jam verkis poezion en la lingvo. Post nur ses jaroj ŝi produk­tis propran volumon, Kontralte (1955), kuraĝe aperigotan de Juan Régulo Pé­rez ĉe la eldonejo Stafeto. Temis pri impona kolekto – tricent paĝoj da fajne fasonitaj, zorge strukturitaj versaĵoj. Wil­liam Auld, antaŭparole, notis la sin­ceron, honestecon, de ŝia unika voĉo – voĉo plene virina, kiu aliras la mondon ankaŭ el la vidpunkto de sobra in­struanto – homo kies koro fajras sed kies poezio sekvas formojn klasikajn. Auld skribis en la enkonduko, ke ki­am li unue vidis unu el ŝiaj aparte brilaj poemoj, “Marborda ŝto­no”, li sendis al ŝi admiran le­teron, en kiu li petis vidi ŝiajn jamajn verkojn en Esperanto. Ŝi modeste respondis, ke tio ne eblas, ĉar temas pri la unua ŝia Esperanta poemo…
La poezio lavangis el ŝia plumo. Ŝi komencis poŝtkartan korespondadon kun Auld en 1953 en la formo de rondeloj. Tiuj ĉarmaj kaj ŝajne senpenaj interŝanĝoj poste aperis kiel Rimleteroj (1976). En 1957 sek­vis Cent ĝojkantoj – simplaj kaj plejparte optimismaj versaĵoj, kontraste al la pecoj aperintaj en Kontralte. Kaj en 1959 venis plia impona volumo – 360 pa­ĝoj da pliaj elstaraj poemoj – la kolekto Eroj. Boulton ne nur vaste legis kaj studis la Es­peranto-literaturon, sed formis for­tajn amikecojn kun aliaj Espe­ranto-verkistoj, kiuj kreis

por ŝi kvazaŭ paralelan soci­eton al la “normala” angla­li­ngva vivo. En 1956 ŝi unuafoje renkontis Julion Baghy, kies poezia tekniko forte impresis ŝin, kaj kiu, kvankam perso­nece tute kontrasta al ŝi, plej bone modelis tion, kion ŝi volis atin­gi kiel Esperanto-verkisto. Baghy sci­povis flue versi en ofte komplikaj for­moj, kaj mastris ankaŭ la rilaton de poeto al ties publiko. En sia posta studo de Baghy (Poeto fajrakora 1983), Boulton citis leteron al ŝi en kiu li emfazis la neceson inter esperantistoj uzi “la parolatan lingvon popolan por la poezio, kaj ne lingvon kiu eble estos uzata post jardekoj.” Boulton aperigis la kolekton Cent ĝojkantoj en 1957 eble sub influo de Baghy. Ĝi reprezentas forturniĝon de la seriozo de Kontralte por rimarkigi (laŭ la prefaco) “al miaj homaj gefratoj”, ke ili pli konsciu “pri siaj grandaj kaj malgrandaj ĝojoj.” La posta verkista kariero de Boulton multrilate respegulis tiun de Baghy.
Kaj en unu senco ĝi similis Baghy ekde la komenco: la simpleco de la lingvaĵo. La emocia kaj intelekta en­havo de ŝiaj poemoj estas komplika kaj foje malfacila, sed malofte oni ren­kontas vortojn kiujn oni ne kompre­nas, versojn kiuj ne klaras: la emoci­ojn tenas fortika poezia kadro – kio igas la poezion des pli frapa. Konsidere ke la parolantoj kaj uzantoj de Esperanto posedas tiun lingvon kiel duan aŭ trian lingvon, aparte gravas celi alireblon. Boulton brile praktikis tiun arton.
Post tiu elstara kontribuo al la poezio Esperanta, ŝia atento moviĝis aliloken, ĉefe kie ŝi sentis mankojn en la materialo disponebla en Esperanto: al biografio (ŝia biografio de Zamenhof aperis angle en 1960, poste iom ali­forme en Esperanto en 1962), kaj teatro (Virino ĉe la landlimo 1959). De tiam ĝis hodiaŭ, Boulton daŭre verkis – okazajn poemojn, literaturan kritikon, eseojn, novelojn (Okuloj 1967), facilajn legaĵojn (Faktoj kaj fantazioj 1984) – sed la du volumoj de poemoj el la 1950aj jaroj ĉefe fundamentas ŝian reputacion.
Intertempe ŝanĝiĝis ŝia kariero. For­lasante la rolon de kolegiestro en 1970, ŝi reiris Oksfordon por tie dokto­riĝi: ricevinte sian doktoran diplomon en 1976 per tezo pri la angla romanisto Charles Reade, ŝi de tiam dediĉis sin al okaza laboro por la universitato kaj al verkado.
En Esperanto Boulton trovis ne nur lingvon sed komunumon – inter­nacian movadon kie oni alte taksis ŝin pro ŝia poezia produkto kaj ŝia klereco. Ŝi agnoskas tiun ligon al la Es­peranto-movado en sekcioj ĉe la fino de Kontralte kaj Eroj. Kontralte en­ha­vas serion da rondeloj adresitaj al Esperanto-amikoj, laŭ la stilo de Kalo­csay en ties Rimportretoj. Eroj havas sekcion, Bildoj el mia albumo, same kon­sistan je poemoj al amikoj en la Esperanto-movado. Tamen, ekster tiuj sekcioj en Kontralte kaj Eroj, relative malmultaj poemoj en la du kolektoj traktas Esperanton: Boulton ne estis kontenta rimi pri Esperanto, sed celis poezii en Esperanto pri la vivo.
MI unue renkontis ŝin en la ko­penhaga Universala Kongreso de 1956, mia unua. Niaj vivoj ofte intertuŝiĝis inter tiam kaj la lasta intervido, en la UK en Lillo antaŭ duo da jaroj. Ŝi estis grandanima subtenanto de la brita TEJO-sekcio, kiun mi kaj aliaj fondis en tiuj fruaj jaroj: ni aranĝis semajnfinajn renkontiĝojn en Ambleside, kie Mar­jorie samtempe toleris niajn ekscesojn kaj multe ridis kun ni. En 1963, post trans­migro al Usono, mi faris novan viziton por prelegi al la studentinoj pri usona literaturo. Kaj, ankoraŭ pli poste, lige kun siaj literaturaj esplo­roj, ŝi venis al Usono kaj gastis ĉe ni en Filadelfio. Dum la jaro 1975-76, kiam mi gastesploris en la oksforda universitato, mia edzino kaj mi loĝis nur kelkajn stratojn for kaj estis oftaj tetrinkaj vizitantoj.
Marjorie Boulton kaj Alice Prochaska
Foto de John Cairns

Tra ĉiuj tiuj jaroj, ŝi laboris por Esperanto, ekzemple kiel gvidanto de someraj lernejoj en Barlastono, kiel ano de la Akademio de Esperanto, sek­retario de la Internacia Somera Univer­sitato (nun la Internacia Kongresa Uni­versitato) kaj kiel bonveniganto de esperantistaj studentoj en Oksfor­do, inter ili Marcos Cramer kaj Geof­frey Greatrex. La prezidanto de la Akademio, Probal Dasgupta, en ek­ster­or­dinare sentoplena memoraĵo, es­pereble aperonta ie en publika forumo, skribis, ke “Ŝi sisteme prezentis sin kiel neorganizitan, socie mallertan kaj cerbe nur mezkapablan sinjorinon, pro konsideroj strategie klarvidaj”, nome inkluzivigado de la ordinaraj ho­moj ĉirkaŭ si. Fakte, ŝi posedis akran menson, eksterordinare kompletan sci­on pri literaturo kaj amaso da aliaj temoj, kaj tranĉan humursenton. Meta Auld, en lastatempa mesaĝo al mi, nomis ŝin “tiel firma kaj fidela amiko, tiel dolĉa, kompatoplena, sprita kaj hu­murplena, kiu donacis al ni ĉiuj ama-son da plezuro.” Antonio de Salvo pre­zentis ŝiamemore delikate satiran po-emon, kiun ŝi sendis al Radio Vatikano antaŭ kvindeko da jaroj (ĝi poste aperis en la libro de Boulton kaj Thorsen, Du-El):

… Se iu vivas en mizero
kiu kapablus esti riĉa,
sed per servado kaj ofero
sin igas fakte pli feliĉa,
se tiu dum la viv’ persistas,
hardita, dediĉita ilo,
en tia homo jam ekzistas
la pura zamenhofa stilo.

Kaj, pli poste:

La vortoj estas vortoj nur,
facila vento, nur kutimo;
pli gravas viva stilopur’,
la gramatik’ de grandanimo;
se du pri stilo ekdebatas,
ĉiu sin konas erarpova,
kaj la alian daŭre ŝatas,
jen jam la stilo zamenhofa.

Jes, kara Marjorie, vi ne nur verkis pri tiu stilo sed ankaŭ plene ĝin vivis. Ni ĉiuj restos porĉiame viaj ŝuldantoj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.