Plus unu profeto

Ihor Drul
– Abramĉjo, ĉu vi vizitos hodiaŭ la koncerton de Ĉelentano?
– Ne, li ne plaĉas al mi. Li tre kartavas, lispas kaj entute ne posedas la
muzikaŭdon.
– Ĉu vi jam aŭdis lin kanti?
– Ne, por mi hieraŭ Izja kantetis laŭ la telefono.

* * *

Oni diras, ke en ĉiu ŝerco tro­vi­ĝas... parto de ŝerco. Ĝuste tiun ĉi par­ton formas la realeco. Antaŭ nelonge miajn manojn tra­fis bela poŝformata libreto, la titolo de kiu ne permesus al iu ajn esperantisto preterigi ĝin: БІЛЬШЕ ОДНІЄЇ МОВИ! (PLUS D’UNE LANGUE)* Aŭtoras - Barbara Cassin.

Por tiuj, kiuj ĝis nun ne konis la aŭtorinon, videblas la komplezema kla­rigo: la eminenta franca filozofo. Ne malpli eminentas la eldonejo de la uk­rainlingva varianto: Києво-Моги­лян­­ська Аkадемія** (2016). Filozofio plus lingvistiko! Ja ĉe la kontaktoj de sci­encoj aperas gravaj inventoj! Sen dubi superflue mi aĉetis. Tralegis... Nun mi dubas pri la valoro de la sciencaj kon­taktoj...
Oni povas renkonti avertojn de sper­taj pedagogoj, ke necesas tre atenti dum paroloj kun infanoj. Des pli, se okazas parolo antaŭ junaj apaĉoj. Laŭ mia opinio la aŭtorino falis ĝuste en ilian kaptilon. Sen troa pripenso rilate la falinta demando “Kiel vi povas klarigi la fiaskon de Esperanto?” venis vasta, fi­lo­zofe argumentita respondo. Ĉar la de­mando mem antaŭvidis la morton de Esperanto kiel jam sendisputan fak­ton antaŭ kiu restis nur triste demeti la ĉapelon, respondo fluis glate, ĉar res­tis nur agrabla fosado en faktoj, kiuj kaŭ­zis la finalon evidente kontentigan por ĉiuj: Ĉar Esperanto estas absolute artefarita lingvo, kiu posedas nek aŭ­torojn, nek verkojn<...>ĉar Esperanto estas nura artefakto, sed ne lingvo.
Ĉi tie mi kuraĝas aparte ordigi ĉiujn malavantaĝojn, proklamitajn an­taŭ la lernantoj: Esperanto – substituaĵo de la ideo de ”universala karak­teristiko” de Le­jb­nic;
Esperanto ne funkcias, ĉar kion fa­ri por ke ĝi estu lingvo (?)
;
Esperanto ne funkcias, ĉar ĝi estas artefarita, nesufiĉa kaj ne posedas:
- profundan historion,
- gravajn atingaĵojn,
- aŭtorojn,
- verkojn.
Esperanto estas same malviva, ki­el ĉiuj malvivaj lingvoj kaj ne estas la gepatra por iu ajn homo;
(ĉi tie la mal­varmo trakuras mian dorson, dum mi imagas, ke la demandon povus starigi iu el la denaskaj esperantistoj!)
La eminentulino ne devus el­bu­­ŝigi la lastan frazon ankaŭ pro alia kaŭ­­zo. Kiel instruas nin la katedro, la lin­­gvo mortas tuj post la morto de la las­ta lingvoposedanto. Sekve, mi, kiel es­perantisto, devas humile averti la le­gantojn (postsekve de Mark Twain), ke la (jam memkomprenebla) famo pri mia morto estas iom troigita...
Ho ve, tute vane la filozofino pre­zentis sian posedon de la kritikata ob­jekto per la frazo: la vorto “esperanto” estas tradukata kiel “espero” . ( Halo-o-o! Izja, ne plu telefonu al filozofoj!!! )
Diablo sidas en detaloj. En la lernejo, kiun trapasis Ŝtirlic***, oni in­struis, ke se vi ne certas pri iu afero, ne­niuokaze falu en detaladon, penu na­ĝi nur sup­raĵe... Ni indulgu nian filo­zofinon, ĉar ne ĉiuj francaj filozofoj estas ekstre salajrataj kiel spionoj.
La scienco, tiu kiu staras fronte al Esperanto, jam ne minacas al la mon­do krei la Universalan Tutmondan Bel­­sonan Lingvon. Nun por la scienco sufi­­ĉas konstati, ke de Pekino ĝis Tamaran­rasset estas uzata “globiŝ” (Global En­glish – se iu ne komprenas) – kiu jam estas la unu lingvo por la tuta mondo, kaj aldone en Usono jam aŭdeblas “spen­gliŝ” – mi­ksaĵo de la hispana kaj angla.
Plej evidente por eviti eblajn aku­zojn pri ia antaŭjuĝo rilate la arte­feritan lingvon, la aŭtorino pripentras he­lan es­tonton por la “spengliŝ”. Nur bedaŭ­rindas manko de iaj informoj pri la sciencaj fortoj, kirlintaj ambaŭ lingvojn ĝis la stato de “spengliŝ”, ja ekzistas ia timsupozo, ke por la tutmonda kon­sumo estos prezentata la kreaĵo de la kontraŭleĝaj meksikaj elmigrintoj al la usona Kalifornio.
Por “spengliŝ” videblas belaj la pers­pek­tivoj: “...ĝi povas fariĝi plenvalora komunik-lingvo, en ĝi oni povos kompili kantojn kaj verki”. Tamen ne ĉio glatas, pri kio vi jam ĝoje ekesperis, ĉar “vere, tio ĉi povas esti ankaŭ la danĝero, sed (ni ne timu!) samtempe ĝi estas bona danĝero (sic!) ligita kun la lingvoevoluoj”. Nu, kvankam dank’ al Dio la danĝero ekzistas, ĝi estas bona! La filozofoj ĉi­am povas rimarki ion, pri kio supozi nor­mala homo ne sukcesas.
“La danĝero de la komuna komu­niklingvo estas tute reala. Por kontraŭstari tiun ĉi danĝeron necesas ke ĉiu parolu per propra lingvo kaj aldone per unu alia”.
Kaj iom malsupre sur la sama pa­ĝo (46):
“La lingvo ne estas komunikilo, tio ĉi estas entute io alia.”
Se eblus elvoki kontakton de la for­-
­mala logiko kun la supre prezenti­ta filozofio ni akirus konkludon, ke ĝus­te esperantistoj estas malamikoj de la ko­muna komunikilo, ĉar almenaŭ mi ne konas esperantiston, kiu posedus nur unu lingvon.
Homo, kiu profesie ”amas saĝe­con”, ne ĉiam sukcesas same taksi ve­re­con.
Ni ne postulu de homo pli, ol tiu povas.
Iom epiloge. La “bon-danĝera” tut­mon­da lingvo jam ekestis.
Por Esperanto filozofoj profetas jam hodiaŭan morton.

* * *
La ne malpli eminenta popola filozofo Rabinoviĉ revenas el hospitalo. Lin amase renkontas la najbaroj:
– Kiel statas via sano?
– Vi ne ĝisvivos!..

___________________________
* Pli ol unu lingvo (red.)
** Kijiva Mohila Akademio (red.)
*** Fikcia persono – ĉefrolulo de la So­vet­unia kelkseria filmo pri la sekreta so­vet­unia agento en la nazia Germanio (red.)

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.