112- a UK, Melburno-Narrm: Partoprenu UK-on – Alvoko por volontuloj en la UK 2027. Komuniko 1345
La helpo de volontuloj estas nemalhavebla por la glata funkciado de la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 112-a UK, kiu okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio (de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027), anoncu vin pere de tiu formularo: https://forms.gle/kQGYSKSsShR3Bk4G7.
Subvencioj por partopreni la UK-on disponeblas danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on (PPUK) de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝ- kaj loĝad-kostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.
La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:
1) esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
2) esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
3) plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 30-a de novembro 2026.
En pasintaj UK-oj volontuloj helpis pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo PPUK, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson.
Kampanjo 140+140
Por la UK 2027 en Melburno UEA lanĉis la Kampanjon 140+140 (https://uea.org/gk/1344), kun invito al donacemuloj simbole donaci 280 EUR feste al la 140 jaroj da Esperanto, rigardante al pliaj 140. La ideo estas simpla kaj simbola: por 140 jaroj da historio + 140 jaroj da estonteco = 280 EUR. Per tiu referenca donaco la kampanjo invitas esperantistojn ne nur festi la atingojn de la pasinteco, sed ankaŭ aktive kontribui al la estonteco de nia lingvo kaj komunumo per subteno al la partopreno de volontuloj en la historia 112-a UK. La kampanjo celas mobilizi almenaŭ 140 donacantojn kaj kolekti minimume 14 000 EUR. UEA aparte kuraĝigas la simbolan referencan donacon de 280 EUR, sed ĉiu kontribuo gravas kaj bonvenas. Tial, por ebligi al pli da homoj partopreni la kampanjon, UEA proponas kvar simbolajn donacnivelojn, inspiritajn de la karakterizaj ĉarmaj bestoj de Aŭstralio: Koalo – 35 EUR; Emuo – 70 EUR; Ornitorinko – 140 EUR; Kanguruo – 280 EUR.
Ĉiuj donacintoj, kiuj kontribuos per almenaŭ 35 EUR, ricevos simbolajn ciferecajn regalojn de la 112-a UK kiel dankesprimon pro sia subteno. Krome, donacintoj de 280 EUR aŭ pli estos konsiderataj specialaj gastoj de la 112-a UK, kio signifas, ke ili rajtos je senpaga kongresa aliĝo, se ili ankoraŭ ne aliĝis kaj se ili decidos ĉeesti la kongreson. Tiu avantaĝo estas persona kaj netransdonebla kaj validas ekskluzive por individuaj membroj de UEA por 2027. Por ĝui ĝin sufiĉos informi sian UEA-kodon en la kongresa aliĝilo post la registrado de la donaco fare de UEA. Subteni la kampanjon 140+140 kaj la Fondaĵon PPUK eblas per la donacilo ĉe UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.
La 1-a aliĝperiodo de la 112-a UK – tiu kun la plej favorprezaj kotizoj – daŭros ĝis la 30-a de novembro 2026. Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon aliĝi kun la plej granda rabato: https://uk.esperanto.net – eblas donaci ankaŭ per la aliĝilo de la 112-a UK.