Wolfgang Schwanzer (05.06.1953 – 31.01.2026)


La 31-an de ja­nuaro 2026 sekve de mallonga akuta mal­sano forpasis d-ro Wolfgang Schwanzer, multjara Esperanto-aktivulo kaj unu el la gvidantoj de la movado en Germa­nio. Wolfgang Schwanzer studis geo­grafion kaj kiel junulo eklernis nian lingvon. En 1989 li transprenis la pre­zidantecon de Germana Esperan­to-Asocio, kiun li gvidis ĝis 1994. Dum tiu tempo Germanio re­unuiĝis: kuniĝis an­kaŭ la Esperanto-asocioj el ambaŭ partoj de la lando per kontrakto sukskribita en 1991. Ti­un transiron Wolfgang kungvidis, atenteme kaj modeste kiel ĉiam. Ekde 1996 li estis honora membro de GEA. En 1999 li transprenis la Esperanto-libroservon de la asocio. En la sama jaro li fariĝis ĉefdelegito de UEA por Germanio. Tiun oficon li plenumis ĝis la fino de 2025; la libroser­von li planis daŭrigi kun plena energio.
Wolfgang partoprenis multajn Uni­versalajn Kongresojn. Fine de de­cem­bro pasintjare li ankoraŭ kontri­buis al la programoj de la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden kaj la GEA-renkontiĝo Luminesk’ en apuda Bingen. GEA perdis iaman gvidanton, la tuta Esperanto-komunumo fidindan amikon. La entombigo kun ĉeesto de pluraj esperantistoj okazis la 12-an de februaro en Mainz. Ni kondolencas al lia vidvino Iris, liaj filoj kaj lia frato.

Ulrich Brandenburg