Aŭstrio agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo kaj nematerian heredaĵon. Komuniko 1291
La Aŭstra Komisiono de UNESKO formale agnoskis Esperanton kiel parton de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrio. La oficiala anonco aperis hodiaŭ, la 16-an de aprilo 2026:
https://www.unesco.at/presse/artikel/article/vier-neue-eintragungen-im-n...
Por la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano i.a. por Eksteraj Rilatoj, tio esta “brila novaĵo, kiu tute kongruas kun la strategio AKIRI de UEA por la Esperanto-movado – kaj nur kelkajn monatojn antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco”. Post Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) Aŭstrio estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun paŝon, kiu estas esence grava pro pluraj kialoj.
Laŭ Ó Riain “unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de Esperanto estas, ke ‘ĝi ne havas kulturon’. Ĉi tiu formala agnosko de la kultureco de Esperanto fare de tri landoj nuligas ĉi tiun antaŭjuĝon. La Eŭropa Komisiono agnoskis tion, kun praktikaj sekvoj. Ĝi nun subtenos Esperanton same kiel ĝi subtenas aliajn neoficialajn lingvojn, kiel ekzemple la katalunan, la eŭskan, la bretonan ktp”.
UEA dankas ĉiujn aŭstrajn kaj ne-aŭstrajn samideanojn, kiuj kontribuis al ĉi tiu frapa sukceso, kiun la Asocio akompanis kaj subtenis dum la tuta procezo. La Estraro de UEA esperas, ke tio stimulos esperantistojn en aliaj landoj klopodi atingi similan nacian agnoskon, precipe en najbaraj landoj kiel Litovio, Hungario kaj Italio, sed ankaŭ alikontinente. “Kiu lando donos nian sekvan sukceson? Ek al laboro!”, invitas Ó Riain.
Speciala momento pro tiu agnosko okazos en la 111-a UK. Por aliĝi aliru https://uk.esperanto.net.