Roman Dobrzyński (01.11.1937-13.11.2025)
Kun profunda bedaŭro, UEA informas pri la forpaso de Roman Dobrzyński la 13-an de novembro 2025 en la aĝo de 88 jaroj en Varsovio, Pollando. Li estis delonge Honora Membro de UEA pro sia longdaŭra agado en la pola kaj internacia Esperanto-movadoj kaj siaj gravaj kontribuoj al kulturo kiel ĵurnalisto kaj verkisto.
Roman Dobrzyński naskiĝis la 1-an de novembro 1937 en Varsovio. Li eklernis Esperanton en 1955, estante 17-jara, kaj poste magistriĝis pri juro kaj ĵurnalismo en la Universitato de Varsovio. En 1973, li eklaboris kiel ĵurnalisto en Pola Televido, kariero kiun li daŭrigis ĝis 2003. En tiu rolo, li multe esploris kaj publikigis pri Esperanto-rilataj temoj kaj mem reĝisoris filmojn kiel La Angulo de Bona Espero (1984). Inter liaj filmoj troviĝas ankaŭ Varsovio cent jarojn poste (1987), en kiu li raportis pri la jubilea 72-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), la ĝis nun plej granda UK, kiun li ankaŭ helpis organizi kiel membro de ĝia Loka Kongresa Komitato (LKK). Krom tiuj filmoj, li produktis entute pli ol 200 dokumentariojn kaj filmraportojn dum sia ĵurnalista vivo.
Krom ĵurnalisto, li ankaŭ estis verkisto kaj aldone tradukis kelkajn verkojn. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato, kiu raportas pri liaj interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de L.L. Zamenhof. Tiu libro estas ĝis nun tradukita en ĉ. 15 lingvoj. En 1987, li ricevis premion pro Portugalia, alia libro kiun li verkis. Multaj esperantistoj, eĉ tiuj kiuj ne konas lin, eble tamen konas la lingvokurson Mazi en Gondolando, kiun li tradukis en Esperanton en 1995.
Sensurprize, li kiel ĵurnalisto okupiĝis pri ŝlosilaj roloj en Esperanto-gazetoj kiel redaktoro de Pola Esperantisto (1963-1965) kaj revuo Kontakto (1966-1969). Li ankaŭ alprenis gvidajn rolojn en la movado kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO (1966-1969), prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA, 1986-1989), kaj
vicprezidanto de UEA (1989-1991). Li ankaŭ helpis establi la Fondumon Zamenhof en 1987. Pro lia sindediĉo al la movado, li iĝis honora membro de PEA en 1989 kaj poste de UEA en 2005; en la sama jaro (2005), li krome ricevis de UEA la Premion Grabowski pro siaj gravaj kontribuoj al la Esperanto-kulturo.
En 2022 li ricevis sian plej brilan honorigon, kiam la Pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Hederaĵo aljuĝis al li la bronzan medalon “Gloria Artis” pro merito al kulturo. La premion sukcese proponis PEA, kiu emfazis lian elstaran kaj longdaŭran kontribuon al la pola kulturo kiel kunorganizinto de la plej granda UK en Varsovio, longdaŭra ĵurnalisto kun multaj dokumentarioj, filmraportoj kaj verkoj, interalie.
UEA elkore dankas al Roman Dobrzyński pro lia senlaca agado por Esperanto kaj profunde kondolencas al la familianoj kaj al la tuta pola Esperanto-movado, kiu ĵus perdis brilan gemon. Lia legaco vivas en ĉiuj dokumentarioj, filmraportoj kaj verkaĵoj kiujn li realigis.