Belartaj Konkursoj de UEA en 2025. Komuniko 1244

BRANĈO POEZIO

Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 39 verkoj de 21 aŭtoroj el 13 landoj [10 el Afriko, 2 el Ameriko, 2 el Azio, 25 el Eŭropo]

La unua premio estas aljuĝita al “Al mia unua instruistino nun 90-jara...” de Benoît Philippe el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Amara bukedo” de Nicolau Dols el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Aŭdu” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La fia komedio” de Gonçalo Neves el Portugalio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Buĉado” de Gonçalo Neves el Portugalio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Poacoj sur roko” de Choe Taesok el Litovio/Koreio.

BRANĈO PROZO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay
Partoprenis 47 verkoj de 28 aŭtoroj el 16 landoj [11 el Afriko, 5 el Ameriko, 26 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita en egaleco al
“Plagiato” de Jorge Rafael Nogueras el Usono/Portoriko.
“Ridindaj amaferoj” de Debra Hamel el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “La malfacila vivo dum la milito” de Jean de Dieu Kikako el D.R. Kongo.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiam flugilo rompiĝas” de Wei Yubin el Ĉinio.

BRANĈO MIKRONOVELO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 43 verkoj de 20 aŭtoroj el 13 landoj [8 el Ameriko, 8 el Azio, 27 el Eŭropo].

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “!” de Steven Cybulski el Usono.
La dua premio: aljuĝo nuligita surbaze de la 2a artikolo, 3a punkto, de la konkursa regularo.
La tria premio estas aljuĝita en egaleco al
“Kreema Infano” de Lurdes Oliveira el Portugalio.
“Ne krokodilu!” de Debra Hamel el Usono.

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 5 verko de 5 aŭtoro el 5 lando [1 el Ameriko, 1 el Azio, 3 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Civilizita konversacio” de Jorge Rafael Nogueras el Usono/Portoriko.
La dua premio estas aljuĝita al “Ara” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Dominiko Orban en la infero” de Laimundas Abromas el Litovio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Mi estas Neniulo” de Ralph Glomp el Germanio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO

Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj [1 el Ameriko, 2 el Azio, 1 el Eŭropo].

La unua premio – premio María Cuevas – estas aljuĝita al “Bopatrino – superheroo, surhavanta antaŭtukon” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas ne aljuĝita.

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Edmund Grimley kaj Martin Markarian.
Partoprenis 4 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj [3 el Eŭropo – 1 el Oceanio].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “ZIRIE” el Aŭtralio, pro la verko “Vivo” de Roberto Pérez-Franco, ilustrita de Margarita Cubino kaj tradukita de Norberto Díaz Guevara.

BRANĈO ESEO

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 7 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [7 el Eŭropo].

La unua premio - premio Luigi Minnaja - estas aljuĝita al “Semantika potenco de Esperanto: de kombineblo al signifo” de Toni Espinosa el Hispanio.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas ne aljuĝita.

BRANĈO KANTOTEKSTO

Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Flavio Fonseca kaj Miguel Fernández (kiel laŭokaza anstataŭanto de Ĵak Le Puil).
Partoprenis 14 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 10 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Ploras la ĉiel’ ” de Petro Palivoda el Ukrainio.
La dua premio estas aljuĝita al “Amhistorio” de Petro Palivoda el Ukrainio.
La tria premio estas aljuĝita en egaleco al
“Nedeca tango” de Ewa Barbara Grochowska el Francio,
“Ĝuu la vivon” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.

El la Gazetaraj Komunikoj