Premio Maertens identigos elstaran agadon por Esperanto. Komuniko 1240

La komisiono de la Premio Maertens denove anoncas konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco.

Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton, sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago – ofte sen rekono, kaj sen deziro atingi famon.

Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu pasintjare festis sian centan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto.

La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj organizaj kapabloj kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri aliajn personojn.

Tian personon la komisiono trovis pasintan jaron, kiam ĝi honoris Stela Besenyei-Merger. Stela estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi loĝas en Hungario sed laboras internacie, per sia blogo Stela ĉiam nur kritikas kaj sia retejo La bona renkontiĝo. Ŝia mallonga sed trafa video, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kiu prezentas Esperanton al la publiko per ŝiaj personaj spertoj, ricevis preskaŭ unu milionon da spektoj.

Stela ofte aperas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj. Ŝi rolos en speciala kunsido pri la premio ĉi-jare en la Universala Kongreso de Esperanto en Ĉeĥio, lundon la 28-an de julio, de 16:30 ĝis 18:00. Planu ĉeesti, por renkonti vere atentokaptan pledanton por Esperanto kaj ekscii pli pri tiu ĉi grava premio. En tiu kunsido Rakoen Maertens, nepo de Grégoire, formale transdonos la premion.

Lanĉi ĉiujaran specialan premion ja ne estas senkoste, sed la investo estos bona. Ne temas pri simpla donaco al la ricevanto, sed pri monsumo por subteni Esperanto-agadon jam faritan kaj Esperanto-agadon farotan. Bonvolu investi por la estonteco de Esperanto per financa kontribuo al la Premio, kaj ĉiuokaze mem proponu kandidatojn, ĉu individuajn ĉu kolektivajn.

Financajn kontribuojn por la premio akceptas Universala Esperanto-Asocio ĉe: https://www.uea.org/alighoj/donacoj/maertens.

Kandidatigoj por la nuna jaro, kun taŭga subtena materialo, atingu la komisionon ĝis la 30-a de septembro de la koncerna jaro ĉe sekretario.premio.maertens@gmail.com. Ne necesas finance kontribui al la Premio por proponi kandidaton.

El la Gazetaraj Komunikoj