Hans-Dieter Quednau (18.10.1940 – 03.09.2024)

Profesoro Hans-Dieter Quednau forpasis la 3-an de septembro 2024. Ek­de 1982 li estis profesoro pri biometrio, ekonometrio kaj datumprilaborado ĉe la forstistika fakultato de Ludwig-Maximilians-Universität Munkeno kaj post la movo de la fakulteto en la jaro 1999 al la Technische Universität de Munkeno ĉe tiu universitato. Li ankaŭ aktivis kiel profesoro ĉe AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj – San Marino) kaj kiel ano kaj prezidanto de la Esperanto-klubo de Munkeno.
Profesoro Quednau doktoriĝis en 1970 ĉe Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn en la instituto de genetiko. Ekde oktobro 1970 li laboris tie kiel plenrajta scienca asistanto en la laborkampoj esploro, instruado kaj scienca konsultado pri biometrio en ĉiuj fakoj de la biosciencoj.
Prioritataj taskoj estis la produktado de biometriaj analizmetodoj hel­pe de simbolprilaborantaj komputillingvoj, statistikaj esploroj pri biokemia konsisto de mutaciuloj, analizo de ne­linearaj dozo-respondoj en la kampo de enzimkinetiko kaj mutaciiga kine­tiko. En 1979 li akiris la docentecon por la fako biometrio.
Quednau estis plenarajta membro kaj, dum multaj jaroj, senatano de AIS. En AIS li respondecis pri ĝia stud­programo kaj la arĥivo de la kursatestoj kaj notoj, kaj li skrupule registris la kursojn kaj diplomojn de AIS, diligente partoprenis ekzamenkomisionojn, konstante venis al la SUS-oj kaj pre­legis en ili.
Krome li verkis lernolibrojn kaj aliajn publikigaĵojn en Esperanto por la AIS-kursoj. Li estis longjara membro kaj prezidanto (1985-88) de la munkena Esperanto-klubo.
Quednau estis membro de UEA ekde 1981 kaj subtenanto de Novjorka Oficejo.