Sebastian Peter Kirf (01.06.1977 – 09.10.2024)
S-ro Sebastian Peter Kirf el Germanio forpasis la 9-an de oktobro 2024.
Li naskiĝis la 1-an de junio 1977. Esperantistiĝis en 2002. Sebastian kontribuis al Esperantujo per diversaj agadoj dum longa tempo. I.a. li kreis diplomverkaĵon lige al Esperanto, kvar jarojn estis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (2013-2017), instruis Esperanton en altlernejo en Emdeno kma.
Sebastian estis membro de UEA ekde 2004 kaj delegito, partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn.