Floreal Gabalda (30.11.1946 – 04.12.2024)
Floreal Gabalda forpasis la 4-an de decembro 2024. Li naskiĝis en Francio en 1946 al hispanaj gepatroj. Post la bakalaŭriĝo en 1965 li studis en Universitatoj de Grenoblo kaj en la jaro 1971 ricevis la titolon Doktoro-Inĝeniero. Li estis tre modesta. Poste, anstataŭ la militservo, li preferis labori kiel kunlaboranto kaj profesoro en Venezuela Universitato de Teknologio (IUT) en Karakaso, kie li restis kvin jarojn.
Esperanton li ellernis samtempe kun sia patro fine de la 1963-a jaro. Li tuj komencis serioze aktivi en Venezuela Esperanto-Asocio, en la junulara movado kaj en SAT. Li estis honora membro de TEJO. Kun sia edzino li konatiĝis en la jaro 1968 dum la 63-a Universala Kongreso en Varna (Bulgario). Post la geedziĝo en Ĉeĥoslovakio ili reiris Venezuelon en la jaro 1980, kie li daŭrigis sian profesian postenon de pro
fesoro. Kune ili aktivis en VEA. Floreal fariĝis la vicprezidanto, Liba kasistino kaj ŝi iniciatis E-kronikon. Ili ambaŭ ankaŭ instruis Esperanton. En Karakaso naskiĝis iliaj du infanoj Belonia kaj Ideal, ambaŭ denaskaj esperantistoj. Pro la malfavora situacio en Venezuelo ili revenis Francien en la jaro 1986-a. Ili partoprenis multnombrajn E-kongresojn, seminariojn kaj aliajn E-aranĝojn: UK, IK SAT, IFEF, ILEI, MES, PSI, BET, jarfinajn renkontiĝojn en Germanio: IF, NR, Luminesk, seminariojn en Kvinpetalo, la kastelo Greziljono, Métabief, Internaciajn E-Se-
majnojn en Hispanio kaj plurajn aranĝojn en Ĉeĥio. Ili ŝatis vojaĝi, viziti multajn landojn kaj ĝui la Esperantan etoson. Floreal tre mankos al ni.