Wiston Mhatane (27.11.1998 – 19.09.2024)

S-ro Wiston Mhatane forpasis la 19-an de septembro 2024.
Naskiĝis la 27-an de novembro 1998 en Tanzanio. Li estis membro de UEA/TEJO kaj unuafoja kongresano de la 109-a UK, okazinta en Aruŝo, Tanzanio, en 2024. Li estis studento kaj fondinto de Esperanto-klubo ĉe Universitato Sokoine de Agrikulturo en Morogoro, kie li loĝis.