Osvaldo Pires de Holanda (19.07.1921 – 26.03.2024)

D-ro Osvaldo Pires de Holanda, brazila esperantisto, forpasis la 26-a de marto 2024, 102-jaraĝa. Naskiĝis la 19-an de julio 1921. Multjara membro de UEA (ekde 1982). Fakdelegito de UEA pri juro en Sanpaŭlo.
Li estis prezidanto de EASP (Esperanto-Asocio de Sanpaŭlo, de 1994 ĝis 1995) kaj prezidanto de BEL (Brazila Esperanto-Ligo, de 1998-2001). Li longe vivis por Esperanto: la klubo, kiun li fondis en la sanpaŭla kvartalo São Miguel Paulista, kompletigos 75 jarojn en 2024.

Estis publikigita en la novembra numero 2024