Salutmesaĝo de Margaret Zaleski-Zamenhof al la 109-a UK

Margaret Zaleski-Zamenhof

Karaj kaj estimataj kongresanoj, gastigantoj, geamikoj, organizantoj, kiel ano de la familio Zamenhof mi fiere salutas vin kaj deziras al ĉiuj riĉan kaj sukcesan kunestadon.

Bedaŭrinde, ĉi-jare, ne eblas por mi fizike ĉeesti nian renkontiĝon. Tamen, mense mi estas kun vi, tial mi ĝoje sendas ĉi tiun mesaĝon.

Dank’ al modernaj rimedoj, hodiaŭ eblas esti kune malgraŭ la grandegaj distancoj, malgraŭ diferencoj en horzonoj. Mirinde estas observi sciencfikciajn revojn realiĝi. Ni, homaranoj, kapablas atingi niajn revojn, eĉ kiam ili ŝajnas tute fantaziaj.

Kion ni bezonas, por atingi niajn plej eksterordinarajn revojn?

Ni bezonas celon, ni bezonas grandegan deziron sukcesi. Ni bezonas, ke nia celo estu la plej grava afero en nia vivo. Ni bezonas koncentriĝi kaj uzi nian plenan energion por ke la revo fariĝu realo.

Se la celo koncernas homaron, planedon, mondon, tute ne efikas agi sole. Ni bezonas intersubtenon, komunan forton kaj motivon. Ni bezonas ke ĉiu partoprenanto de nia enterpreno havu taskon, kiun li emas kaj kapablas plenumi. Ni bezonas kunmeti kaj dividi niajn rimedojn kaj kapablojn. Aparte gravas la divido kiam la kunlaborantoj devenas de diversaj kontinentoj, diversaj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj medioj. Dum niaj kongresoj ĝuste tion ni strebas fari.

Mia praavo, Doktoro Zamenhof, certe ne sukcesintus sole. Li revis pri paca kaj bela mondo, kie homoj feliĉe kaj sukcese povos kunesti kaj kunlabori pri komunaj aferoj. La internacia lingvo estas rimedo por kune revi kaj kune konstrui la arde deziratan realon.

Tial la temo de ĉi jara kongreso «Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo” perfekte kongruas kun la spirito nia movado. Ni estas ja «pacaj batalantoj» por pli bona mondo.

Dankon al ĉiuj pro la sindediĉa laboro. Tute apartajn gratulojn al niaj gastigantoj, Afrikaj esperantistoj.