5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): rezervu la daton kaj konkursu por krei la oficialan emblemon de la VK! Komuniko 1175

Rezervu la daton! La 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024 (de ĵaŭdo al dimanĉo). La VK estas organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Kaj gvidas la laborojn la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. Aliĝilo por la VK devos aperi maksimume ĝis septembro: ĝi alireblos per https://vk.esperanto.net. La 5-a VK estos senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA, kiuj aliĝos ĝis la 11-a de novembro 2024. Tial ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al UEA (aŭ TEJO) por 2024, bonvenas anticipi tion fari per https://uea.org/alighoj/alighilo.
Aldone UEA lanĉas konkurson por kreo de la oficiala emblemo de la VK. Antaŭe la VK havis malsaman emblemon ĉiujare. Nun via ideo povas fariĝi la oficiala kaj definitiva emblemo de la VK, uzota ne nur por la 5-a VK en 2024, sed ankaŭ por la aliaj venontaj eldonoj de tiu evento, kiu fariĝis la plej grava virtuala Esperanto-evento de la mondo. Do se vi estas artema aŭ entuziasma pri la VK, sendu proponojn de emblemoj al la retpoŝtadreso emblemo@vk.esperanto.net ĝis inkluzive la 1-a de septembro 2024. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj decidos surbaze de ili. Premio por la gajninto estos: senpaga aliĝo al la Universala Kongreso en 2025 aŭ 2026, senpaga individua membreco en UEA, se la gajninto ne jam estas membro kaj abono de la revuo Kontakto, se la gajninto ne estos TEJO-aĝa. La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn, ankaŭ al aliaj escepte bonaj proponoj, eĉ se ili ne estos elektitaj.
La kreado de proponoj por la emblemo estas libera. Oni rajtas sendi pli ol unu proponon. Tamen indas scii pri la historio de antaŭaj emblemoj. Tiuj estis prezentitaj en la virtuala kongresa kuriero de la 4-a VK: https://vk.esperanto.net/2023/img/kuriero/kuriero1.pdf. En 2020 la emblemo de la 1-a VK uzis la tri primarajn kolorojn: flavan, ruĝan kaj bluan, kun eta verda stelo por simboli nian aferon, Esperanton. En 2023 aldoniĝis la nigra. Tiuj koloroj fariĝis marko de la evento aldone al geometriaj elementoj konsistigantaj la emblemojn, kiuj aludis la ĉefajn temojn de la eldonoj de VK.
UEA tenas konstantan fondaĵon por la VK: https://uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso. Tiu fondaĵo subtenos la konkurson kaj jam eblas donaci al ĝi. Donacoj al la VK ankaŭ subtenas la teknikan realigon kaj la partoprenigon de nepagipovaj homoj, ĉefe junuloj, virinoj kaj pensiuloj. La 5-a VK jam aperas ĉe Eventa Servo, la senpaga internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: https://eventaservo.org/e/VK5. Por akurate ricevi novaĵojn, ankaŭ abonu la Gazetarajn Komunikojn de UEA ĉe https://uea.org/via/retlistoj?listo=gk.