Petro De Smedt (04.05.1934 – 12.05.2024)
Foto: Yves Nevelsteen
CC BY-SA 4.0
Petro De Smedt forpasis la 12-an de majo 2024.
Li naskiĝis la 4-an de majo de 1934. Estis belga (flandra) filologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto. Aŭtoro de multaj publikaĵoj en Esperanto kaj tradukoj en Esperanton. I.a. Petro De Smedt estis kompilinto de la Nederlanda Bibliografio pri la tradukoj al Esperanto de la nederlandlingva literaturo inter 1902–1972, de la vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (dudirekta nederlanda-Esperanta), kunaŭtoro kaj kunprizorganto de la nova eldono de Esperanta Bildvortaro (2012) k.a. En 2020 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo lia libroserio „Lingvaj defioj”, konsitanta el dek bitlibroj.
Multjara kunlaboranto de la magazino Monato.
Li estis Dumviva membro de UEA, Delegito en la urbo Dendermonde kaj fakdelegito pri muziko kaj interlingvistiko. Membro de la LLK por la 67-a Universala Kongreso en 1982.
Pliajn informojn pri li trovu en la Esperanta Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Petro_De_Smedt
Estis publikigita en la junia numero 2024