Astrid Mansrud (01.05.1920 – 01.01.2024)
En la unua tago de la nuna jaro kaj ekzakte kvar monatojn antaŭ ol ŝi atingus la aĝon de 104 jaroj mortis Astrid Mansrud, honora membro de Norvega Esperantista Ligo.
La morto de Astrid signifas, ke la norvega Esperanto-movado perdis unu el siaj plej rimarkindaj personoj de la lasta jarcento. Astrid ne nur parolis Esperanton, sed aktive uzis kaj instruis la lingvon dum pli ol la duono de sia longega vivo. Astrid restis relative sana ĝis la fino de sia vivo, kaj mi mem aŭdis ŝin flue paroli Esperanton eĉ post la 100-jariĝo.
Mi memoras Astrid kiel tre aktivan, ĉiam entuziasman instruistinon de mia infana lernejo kaj loĝantinon de Bekkelaget, mia hejma urboparto en Oslo. En la muzikaj lecionoj ŝi faris grandajn surscenigojn kaj prezentojn, ĉiam ŝi iniciatis ion novan kaj kolektis ĉirkaŭ si multajn homojn. Similajn infanajn memoraĵojn mi havas pri ŝia vivo kun Esperanto, mia avino plurfoje partoprenis kun Astrid vojaĝojn al internaciaj Esperanto-kongresoj.
Astrid estis ŝajne ĉiam bonhumora kaj energia, kaj signifan parton de sia granda agkapablo ŝi dediĉis al Esperanto. Ŝi ne nur laboris en la estraroj de NEL kaj la klubo de Oslo, sed ankaŭ iniciatis interalie muzikajn kaj teatrajn prezentojn kaj aliajn eventojn, kiuj ne okazus sen ŝia granda kapablo organizi kaj envolvi homojn ĉirkaŭ si. Ekzakte tiajn homojn nia organizaĵo kaj ĝiaj kluboj ĉiam bezonos!
Dankon al Astrid pro ŝia senlaca laboro por Esperanto en nia lando!
Marianne Lund
Aperis en Norvega Esperantisto 01/2024
Estis publikigita en la maja numero 2024