Heinz Dieter Maas (25.04.1940 – 04.04.2024)
Ni anoncas kun granda malĝojo la morton de nia kara, longdaŭra samideano Heinz Dieter Maas. Li forpasis la 4-an de aprilo 2024 nur tri semajnojn antaŭ lia 84-a naskiĝtaga datreveno. Dieter, kiel ĉiuj vokis lin, plenumis diversajn taskojn en Sarlanda Esperanto-Ligo. Li naskiĝis la 25-an de aprilo 1940. Inter 1965 kaj 1973 li havis la postenon de sekretario, ekde 1969 li samtempe fariĝis la kasisto. Dum la periodo de 1973 ĝis 1975 Dieter eĉ estis la prezidanto de SEL.
La eksterordinara lingva kaj komputilscienca fakulo laboris en instituto de la „Universitato de Sarlando“ kie li jam antaŭ multaj jardekoj inventis sistemon de aŭtomata traduksistemo per helpo de la pontlingvo Esperanto.
Dum multaj jaroj mebro de UEA, partoprenanto de la Universalaj Kongresoj.
Ni perdas elstaran scienciston kaj fidelan amikon. Li restu en paco.
Estis publikigita en la maja numero 2024