Robert Swenson (30.10.1937 – 11.12.2022)

Robert Swenson forpasis la 11-an de decembro 2022 en la aĝo de 85 jaroj. Dumviva Membro de UEA, multjara membro de Societo Zamenhof (ek­de 1977), delegito dum dek jaroj. Ekde 1983 partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn de Esperanto kaj ankaŭ multajn lokajn Esperanto-ren­kontiĝojn.
Robert Swenson naskiĝis la 30-an de oktobro 1937. Li studis kemion kaj laboris kiel kemia inĝeniero. En 1963 li lernis Esperanton kaj samjare fariĝis membro de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kiu estis antaŭulo de la nuna usona Esperanta landa asocio – Esperanto-USA, poste partoprenis ĝian direktoran konsili­on. Membro de la Esperanto-societo de Viskonsino en Milvokio. Li ofte organizis Esperanto-kunvenojn en sia hej­mo kaj gvidis neformalajn Esperanto-kursojn.
Detalan artikolon pri Robert Swen­son vi povas legi rete en la paĝaro de Bulteno de Esperanto-USA Usona Es­perantisto: https://mallonge.net/1ao. La artikolo estas anglalingva, sed vi povas uzi aŭtomatan tradukilon, kiel ekzemple Google-translate laŭbezone.

Estis publikigita en la aprila numero 2024